Kategorio-Diskuto:Administraj teritoriaj unuoj laŭ klasnomo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tio estas stranga kategorio. Kion signifas "entoj"? Kion signifas "klasnomo"? Kiusence ĝi estus pli bona ol la antaŭ Kategorio:Regnoj laŭ reĝimo, kiun Uzanto:EfrinEfrin ŝajne volas forigi?? - Moldur (diskuto) 09:53, 20 Aŭg. 2015 (UTC)

Klasnomoj pri administraj teritoriaj entoj. EfrinEfrin (diskuto) 21:39, 21 Aŭg. 2015 (UTC)


Termino "ento"[redakti fonton]

En Diskuto:Administra teritoria ento:
Mi dubas, kial estus administra unuo malordo kaj administra ento ordo aŭ Seine (departemento) malordo kaj departemento Seine ordo ... --pino (diskuto) 10:07, 26 Aŭg. 2015 (UTC)

Tute aparte de la demando, ĉu permeseblas aŭ eĉ bonas unuecigi la nomojn de teritoriaj unuoj, estas la demando ĉu bonas uzi la vorton "ento" en tiu-ĉi konteksto. Kontraste al la angla vorto "entity", kiu uzatas tre vaste kaj en multaj kontekstoj, la vorto "ento" en Esperanto estas tre specifa faka termino de filozofio, en signifo "abstraktaĵo, rigardata kiel reala ekzistaĵo". En neformala lingvaĵo ofte anstataŭe uzatas la pli konata termino "unuo", do la simpla substantivigo de la nombrovorto "unu". Teritoria unuo iusence ja estas "abstraktaĵo, rigardebla kvazaŭ reala ekzistaĵo". Sed mi tre dubas, ke ĉi-tie temas pri filozofia eseo, kiu pravigus uzon de tiu tre specifa filozofia termino - laŭ mi simple temas pri politika geografio. Male, mi konvinkatas ke enŝteliĝis mistraduko de la angla vorto al la titolo de la nova esperantlingva ŝablono kaj de multaj similtempe kreataj vikipediaj kategorioj. Do mi forte argumentas ŝanĝi la filozofian terminon "ento" en tiu-ĉi ŝablono, en la nova artikoleto Administra teritoria ento, la nova kategorio:Administraj teritoriaj entoj kaj ties subkategorioj al "unuo". ThomasPusch (diskuto) 10:36, 10 Okt. 2015 (UTC)
>>> Ebla diskuto pri la vortuzo plej bone koncentriĝu en la diskutpaĝo de la nova artikoleto "Administra teritoria ento". ThomasPusch