Kategorio-Diskuto:Animaciaj filmoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forte pledas, ke - kiel en aliaj lingvoj - la kategorio nomiĝu "animaciaj filmoj", ne desegnitaj filmoj. Konfesite ke desegnitaj filmoj konsistigas grandan parton de la animaciaj filmoj, sed ankaŭ estas aliaj. Ekzemploj estu la kinejaj filmoj pri Wallace & Gromit, kiuj estas kreitaj el modlopasto, sed dum la lastaj jaroj ankaŭ pli kaj pli multiĝis komputile animaciigitaj filmoj, kiuj ne estas unuavice desegnitaj.

ThomasPusch 16:37, 4. Nov 2009 (UTC)

Mi korektas min: Alternativo al la renomigo de la tuta kategorio estas krei novan kategorion "animaciaj filmoj" kaj en ĝin kiel subkategorio ankaŭ enmeti la kategorion "desegnitaj filmoj" (kaj aldone pliajn filmojn, eble estonte ankaŭ pliajn subkategoriojn, el la grupoj de stop-movaj filmoj kiel "Wallace & Gromit" aŭ "Chicken run" kaj de komputile animaciigitaj filmoj kaj pliaj filmogrupoj).

ThomasPusch 19:00, 4. Nov 2009 (UTC)

Farite - ThomasPusch 09:21, 5. Nov 2009 (UTC)

✔ Farite Kategorio:Desegnitaj filmoj kuniĝis kun Kategorio:Animaciaj filmoj.--Salatonbv (diskuto) 04:23, 23 Aŭg. 2013 (UTC)