Kategorio-Diskuto:Filmistoj
Estas 48 aliaj vikipediaj branĉoj, kiuj antaŭvidas kategorion "filmistoj", kvankam ankaŭ ekzistas kategorio "kinistoj". Mi tial nun simple kreis la kategorion, ĝi estis postulata, estinte simpla ruĝa ligilo en la esperanta vikipedio. Tamen mi ne povus bone precizigi, kiu estu la ekzakta diferenco inter la du ĝeneralaj kategorioj. Eble "filmistoj", angle "film makers", povas esti grupiĝo por teknikaj profesioj en filmofarado, ekzemple kameraistoj, lumigistoj, ankaŭ kinproduktoroj, kaj "kinistoj" povas esti ankoraŭ pli ĝenerala kategorio, kiu ankaŭ inkluzivas ne-teknikajn profesiojn de kinofarado, ekzemple aktoroj, dublistoj/voĉaktoroj, dancistoj, scenaristoj, kostumo-tajloroj, kulisaj arkitektoj kaj similaj artistoj - reĝisoroj eble estas en ambaŭ kategorioj. Sed se ne estus tiom multaj alilingvaj kategorioj, mi mem tendencus simple difine ke kategorioj "filmistoj" kaj "kinistoj" estu la sama. Mi nun metas kategorion "filmistoj" kiel subkategorion de "kinistoj", kaj notas mian miron kaj dubon ĉi tie, por akcenti ke ne estis mi kiu origine inventis la koncepton de du superkategorioj. ThomasPusch (diskuto) 11:16, 24 jan. 2025 (UTC)