Kategorio-Diskuto:Filmoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Artikoloj pri filmoj kun (eble sola) ekstera ligilo al la datumaro IMDb[redakti fonton]

Mi mem kontribuis informojn al la datumarego IMDb kaj ne ĝojas, ke ĝi antaŭ jaro reduktiĝis de laŭkoncepte plurlingva retejo (en-de-fr-es-it) al "nur" anglalingva. Por la e-lingva vikipedio, laŭdifine aparte internacia projekto, kompreneble plurlingva ekstera ligilo (aparte se la sola ekstera ligilo en artikolo) pli bonas ol nur unulingva. Pro tiu redukto laŭ mi bonus (almenaŭ en la kazoj en kiuj la IMDb-ligilo estas la sola) pene aldoni ie-tie ankoraŭ plian eksteran ligilon en alia lingvo ol la angla, prefere en la lingvo de la filmo... ja la nun-nur-anglalingva datumarego IMDb ne estas la sola reta informfonto pri filmoj. Motivigita el tiu penso, mi ĵus komencis aldoni al iuj germanaj filmoj aldonan referencon el la nun grava germana datumaro kino.de, kaj proponus klopodi ankaŭ en aliaj artikoloj pri (ankaŭ alilingvaj) filmoj ekhavigi duan referencon krom la IMDb-datumero. ThomasPusch (diskuto) 19:05, 18 Jan. 2014 (UTC)