Kategorio-Diskuto:Historio de Japanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"X-Epoko", "Epoko de X"[redakti fonton]

Estas kelkaj artikoloj alinomitaj (kun ne propono nek interkonsento) el la formo "X-Epoko" al "Epoko de X". Tamen, mi pensas ke oni povus unuigi la formon per "Epoko X" pro la simila kazo (proponita de DidiWeidmann). Por la parto de propra nomo (X), mi proponas sekvi la hepburnan literumon (ne per esperanto-alfabeto) komune de plejmulto de alilingvaj vikipedioj (Kialo 3 de VP:NELATINA) ĉar mi ne trovas literumojn klarigitajn en japan-esperantaj vortaroj. Ĉina dinastio ankaŭ en vikipedio titoliĝas kiel "Dinastio Y" (Y literumiĝas per konata pinjino, sed ne per esperanto-alfabeto) interkonsente en Diskuto:Dinastio Yuan (proponita de ThomasPusch).

--Salatonbv (diskuto) 07:45, 14 Jan. 2014 (UTC)

Mi volas precizigi, ke ne estis mi kiu proponis la formon Dinastio Yuan. En la supre menciita diskutpaĝa noto mi simple kritikis la malmaturan staton de la teksto "Dinastio Yuan", kaj ne komentis pri la en vikipedio kutimiĝinta maniero titoligi ĉinajn dinastiojn per unua e-lingva vorto "dinastio" kaj dua pinjina dinastionomo. Male mi skribis en la supre citita noto ke "plej taŭgus nialingve la formo "dinastio Juan", ĉar temas pri sono "j"." Mi scias ke en VP:NELATINA el 4 ebloj latinliterigi nelatinajn nomojn preferiĝas la 3-a ebleco, transpreni formon de internacie konata neesperantlingva latiniga sistemo preferatas antaŭ la 4-a ebleco, uzi formon de esperantlingva latinigo. Persone mi ne vidas tiom klaran prioritaton de konata neesperantlingva latinigo al esperantlingva latinigo en esperantaj tekstoj, sed vidas ambaŭ alternativojn, kaj se elekti inter du alternativoj, mi preferas tiun kiu plej integriĝas en la tekstan lingvaĵon, do per kiu la esperantlingva legado plej "fluas". Tial mi sentas retropaŝon nun anstataŭi esperantlingvajn titolojn per titoloj duonesperantaj ("epoko") kaj duonfremdlingvaj (en dekomence anglalingva Hepburn-transskribo). Klaras ke Salatonbv preferas la Hepburn-transskribon, kaj eble ĉiu japano, kiu en Japanio kutimas unuavice je la japanaj karaktroj sed duavice ankaŭ al la angleca, sed intertempe multlingve transprenata Hepburn-transskribo, sentas tiun preferon. Al mi tamen en kazo de ebla elekto inter du alternativoj la pure esperantlingvaj formoj pli elegantas ol "hibrido" duon-esperanta kaj duon-ali-sistema. Sed mi bone komprenas ke Salatonbv ne trovas eksteran fonton de japana-esperantlingva terminaro kiu pruvus ekstervikipedian agnoskitan uzon de la esperantlingvaj formoj, kaj ankaŭ mi ne havas tian eksteran fonton ĉe-mane. Mi nur pensas ke titolo "Epoko Jomon" en Esperanto facile prononciĝos "Epoko Jomon", kvankam estas "Epoko Ĵomon" (aŭ "Epoko Ĝomon"?), kaj ke tutesperanta vorto pli unuecas en esperantlingva teksto ol vorto duonesperanta-duonfremdlingva (tute Hepburn-transskriba formo estus jōmon jidai, sen la esperanta vorto "epoko"). ThomasPusch (diskuto) 15:38, 14 Jan. 2014 (UTC)
Mi nur volas atentigi, ke la problemo, al kiu servis mia solvo, ne estas identa kun tiu-ĉi. Do ĉu mia solvo por la kantono- kaj distrikto-nomoj ankaŭ estas uzebla en ĉi-tiu kazo, oni devas aparte ekzameni. En la kazo de la distriktoj kaj kantonoj, temis pri tio, ke "de" estis superflua, ĉar ja ne temis pri aparteno aŭ poseda rilato, sed simple Zuriko estas la nomo de la koncerna kantono kaj distrikto, kaj ne temis pri distrikto, kiu apartenis al Zuriko. Do per aliaj vortoj: La prepozicio "de" en Esperanto havas klare difinitan signifon. Por respondi vian demandon do simple vi devas analizi en la unuopa kazo, ĉu tiu signifo validas aŭ malvalidas. Se epoko apartenas al certa imperiestro, tiam "de" estas korekta (do se temas pri epoko, dum kiu li regis), se tamen certa epoko, kiu nomiĝis laŭ li (Do la Epoko Karolo aŭ Karola Epoko estas la epoko de la surtroniĝo de Karolo la Granda ĝis la surtroniĝo de Oto la unua, do de 800 ĝis 962, kiu nomiĝis laŭ Karolo, dum la epoko de Karolo la Granda estis tiu tempo, dum kiu Karolo la Granda regis, do de 800 ĝis 814. - Por respondi al la supra demando, oni do nun devas analizi pri kio temas. Aŭ per aliaj vortoj dirite: "Epoko Karolo" kaj "epoko de Karolo" ne estas la sama afero!DidiWeidmann (diskuto) 20:05, 14 Jan. 2014 (UTC)