Kategorio-Diskuto:Kasteloj en Rejnlando-Palatinato

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi malfacilas klare distingi inter burgo (frumezepoka nobela konstruaĵo kun unuavice defenda funkcio kaj kastelo (malfru- aŭ postmezepoka nobela konstruaĵo kun unuavice reprezenta funkcio), ĉar multaj historiaj konstruaĵoj unue estis burgo kaj poste trakonstruiĝis al kastelo. Tial en plej multaj alilingvaj versioj de vikipedio kaj en la komunejo nur ekzistas unu kategorio "kasteloj en..." kaj por burgoj kaj kasteloj, kaj laŭ mi rekomendindas ankaŭ ĉi-tie fari same. Eble tolereblas por Rejnlando-Palatinato lasi escepton, ĉar estas vere multaj artikoloj kaj en la nuna kategorio "burgoj" kaj en tiu pri "kasteloj", sed ĝenerale ne rekomendindas laŭ tiu-ĉi modelo krei du tute malsamajn "kategorioarbojn", sed resti ĉe komina kategorio. Alternativo estus fari kiel la franca vikipedio, kiu havas superkategorion "Château en..." (kastelo en...) kaj subkategorion "Château fort en..." (burgo en...). Sed ĉiukaze oni trovu ĉiujn burgojn kaj kastelojn de unu lando en sama kategorio. ThomasPusch (diskuto) 15:25, 19 Aŭg. 2014 (UTC)

Se respondi al tiu-ĉi noto, tiam plej bone en Kategorio-Diskuto:Kasteloj laŭ landoj