Kategorio-Diskuto:Klingaj armiloj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La vorto "malvarma armilo" ŝajnas al mi arbitre tradukita. Se oni jam enkonduku en Esperanton novan esprimon per vikipedio (principe tio ne estas la ideo: enciklopedio nur resume priskribu detalojn en la mondo, ne mem "kreu" faktojn), almenaŭ bonus en artikolo klarigi kio estu la difino de "malvarma armilo" (kaj kio estu "varma armilo"...). -- ThomasPusch (diskuto) 19:59, 21 Aŭg. 2012 (UTC)

Ankaŭ mi miris pri tiu vorto, kaj nenie povis trovi konfirmon pri ĝia uzado. La plej internacia termino ŝajnas esti "blankaj armiloj", sed ankaŭ tion mi trovas netauĝa. Supozeble la origino estas "brilantaj armiloj", sed pafiloj ankaŭ povas esti brilantaj. PIV mencias "hak- kaj pik-bataliloj" kio laŭ mi plej trafas la esencon. Vidu ankaŭ la germanan. Kaj kio pli "klingo-armiloj"? Ĉu tio kovras la tutan sencon? Mi ankoraŭ iom cerbumos kaj atendas komentojn. PaulP@diskkont 10:43, 3 Aŭg. 2013 (UTC)
P.S. En la artikolo Skermo anonima IPulo ankaŭ uzas la terminon "klingaj bataliloj". Se ne venos protesto aŭ pli bonaj proponoj, mi ŝanĝos al tiu formo. PaulP@diskkont 10:56, 3 Aŭg. 2013 (UTC)