Kategorio-Diskuto:Libroj pri spiriteco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Forigo de ŝablono[redakti fonton]

Laŭ pli frua diskuto kun RG72 kadre de Kategorio-Diskuto:Spiritismaj libroj, mi forigis la ŝablonon kun peto kunigi la kategoriojn Spiritismaj libroj kaj Libroj pri spiriteco. =) Vikiano (diskuto) 20:26, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri la kategorio[redakti fonton]

Laŭ tio, kiel mi komprenis la temon spiriteco (laǔ la artikolo mem), mi opinias, ke estus pli kompreneble havi la kategorion spiritualismaj libroj (analoge al spiritismaj libroj). Iu libro PRI spiriteco ne estas sama kiel iu spiriteca libro. Laǔ tiu kompreno la vortoj spiriteca kaj spiritualisma estus samsignifaj. Spiritualisma libro estus libro, kiu elvolvus aspektojn de la temo aǔ kiu tuŝus iun temon laǔ spiritualisma starpunkto. Mi ĝojus se aliaj vikipedianoj, ankaǔ RG72, opinius pri la afero. Koran dankon. =) Vikiano (diskuto) 20:37, 14 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi pensas ke la unua via propono estas la plej trafa, do ni dividu la librojn en du kategoriojn : la spiritismaj (verkitaj de spiritistoj, do religiaj) kaj pri spiritismo (verkitaj de ne-spiritistoj, do kritikaj/esploraj). Mi supozas ke fajna diferenco inter la spiritismaj/spiritualismaj libroj eĉ se ekzistas apenau estos tuj kompreneba al laikoj, do ofte fuŝata.--RG72 (diskuto) 04:44, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Nu, vi pravas... tia distingo estas tre nuancita... Se mi trovos bonan solvon, estontece, mi aranĝos la aferon. Koran dankon! =) Vikiano (diskuto) 15:20, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]