Kategorio-Diskuto:Metropolitaj areoj de Hispanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri la kategorioj "Metropolitaj areoj" kun subkategorioj "...de Hispanio" kaj "...de Nederlando"[redakti fonton]

La adjektivo "metropolitaj" devus esti "metropolaj" (vidu ekzemple la artikolojn Metropolo kaj Metropolito). Krom tio mi atentigas, ke kvankam tiu kategorio nur ekestis en 2011, jam de somero 2007 ekzistas relative ampleksaj e-lingvaj artikoloj pri la metropola regiono Hamburgo kaj metropola regiono Rhein-Neckar, kun ĝis nun ruĝaj ligiloj de kreinda kategorio kategorio:Metropolaj regionoj, kaj vere pensas ke la uzo de la substantivo "regiono" (en geografia senco pli granda teritorio de pluraj urboj aŭ subregionoj de komunaj karakterizaĵoj) pli taŭgas ol "areo" (tre svaga kaj varia). Klaras ke iuj naciaj lingvoj preferas vorton paralelan al "areo" (ekzemple la angla, hispana, itala) kaj aliaj vorton paralelan al "areo" (ekzemple la portugala, bulgara, germana, skandinaviaj lingvoj aŭ la serbokroata, fakte nun estas pli da intervikiaj ligiloj kun titolero "regiono"), sed ne estas leĝo ke esperantlingva kategoria nomo devus esti laŭlitera traduko el la angla. Laŭ mi vere la titolo "metropolaj regionoj" plej taŭgas. Mi do kreas tian kategorion, postulitan jam en somero 2007, kaj zorge ŝovas ĉiujn enhaverojn tien. --ThomasPusch (diskuto) 20:59, 20 Feb. 2013 (UTC)