Kategorio-Diskuto:Municipoj de San-Paŭlio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La {{informkesto brazila subŝtato}} en la artikolo San-Paŭlo metas ligilojn al la kategorioj pri mezoregionoj, mikroregionoj kaj municipoj de la subŝtato, kaj kreas la ligilojn aŭtomate laŭ la nomo de la subŝtato indikita en la informkesto. Sed la kategorioj pri mezoregionoj kaj mikroregionoj nomiĝas "...de San-Paŭlio", tiu pri la municipoj "...de San-Paŭlo". Ambaŭ formoj lingve pravigeblas, sed malpraktikas laŭ la informkesta aŭtomatismo ke la tri kategorioj ne aplikas unu formon. Nun estas indikita la nomo "San-Paŭlo", kaj sekve la ligiloj pri mezoregionoj kaj mikroregionoj ruĝas, sed ŝanĝi la informkestan parametron al nomo "San-Paŭlio" kompreneble kaŭzas, ke la ligiloj pri mezoregionoj kaj mikroregionoj bluas, sed tiu pri la municipoj ruĝas. Krome unuecigon bremsas, ke kaj la mikroregiona (64 eroj) kaj la municipa kategorio (eĉ 649 eroj) vere plenas, do ŝanĝo necesigus la adapton de multaj artikoloj. Provizore ŝajnas al mi plej saĝa solvo apliki la trukon de kategoriaj alidirektiloj: tiel la kategoria nomo "mezoregionoj de San-Paŭlio" plugvidu al "mezoregionoj de San-Paŭlo" anstataŭ nur esti ruĝa ligilo, kaj same la kategorio pri mikroregionoj. Sed tio tamen estas nur elturniĝo. Kompreneblas ke la evito de formo San-Paŭlio ŝajnas lingve pli purisma - ne uziĝu pli da vortradikoj ol nepre necese, sed la vorto San-Paŭlo, se ne vidata en konteksto, simple malklaras - ĉu temas pri la urbo, la mikroregiono, la metropola regiono aŭ la subŝtato? Maleleganta alternativo estus alinomigi ĉiujn tri kategoriojn al nova vortumo "...de la subŝtato San-Paŭlo", malelegante ĉar tiam en la informkesto la titolo devus esti "la subŝtato San-Paŭlo", kaj tion certe iuj homoj ne komprenus, foriĝus la vortojn "la subŝtato" kaj sekve fuŝus la internajn ligilojn. Mi pensas ke la artikolo "Rio-de-Ĵanejrio" bone funkcias kun la aparta subŝtata nomo, tie (kaj en ĉiuj aliaj subŝtatoj de Brazilo) estas neniu problemo pri la informkesto kaj pri iuj internaj kategoriaj ligiloj. Tial el persona vidpunkto mi kuraĝigus kopii la modelon de Rio kaj en kategorioj konsekvence nomi la subŝtaton ĉirkaŭ la urbo San-Paŭlo "San-Paŭlio". ThomasPusch (diskuto) 18:22, 9 Feb. 2016 (UTC)

Ĉiuj tekstoj de municipj leviĝu super la nivelo de artikola ĝermo[redakti fonton]

Bonvolu atenti la diskuton en Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Resume pri la proponoj forigi artikolojn sub la nivelo de artikola ĝermo !!! Ĝi temas ne-laste pri la tekstoj pri municipoj de San-Paŭlio. -- ThomasPusch (diskuto) 12:40, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Noto por mi mem: Mi nun sukcesis trakti 438 el la sume 645 paĝoj pri sanpaŭliaj municipoj, kaj ĉesis fininte la paĝojn de la mikroregiono Tupã. -- ThomasPusch (diskuto) 09:42, 22 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

Pri la 66 paĝoj de Ribeirão Preto (mezoregiono) mi eksperimente provas nur adapti tiujn paĝojn kiuj havas malpli ol tri frazojn. Tio signifas ke la pli vastaj paĝoj restos iom malaktualaj. Oni ja vidos kiuj paĝoj restos ĉar ili restos en la malnova kategorio "Municipoj de San-Paŭlo" sen fina "i". Nun mi progresis ĝis mikroregiono Jaboticabal, estas ĉe 478 paĝoj, nur ellasis unu pli grandan paĝon, sed nun ne povas daŭrigi. -- ThomasPusch (diskuto) 11:19, 22 jul. 2023 (UTC)[Respondi]