Kategorio-Diskuto:Muzeoj kaj galerioj de Ĉeĥio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ la noto kategorio-diskuto:muzeoj laŭ landoj prefere estu kategorionomoj "muzeoj en ...". Ĝis nun estas iuj landaj kategorioj "muzeoj de..." kaj multaj "muzeoj en...", sed nur pri Ĉeĥio estas pli longa nomo "Muzeoj kaj galerioj de Ĉeĥio". Kial? En la ĉeĥa lingvo la kategorio tekstas "Muzea v Česku", kio estas ekzakte "muzeoj en Ĉeĥio", kaj ankaŭ en neniu alia vikipedia lingvo mi trovas kategorionomon "muzeoj kaj galerioj de Ĉeĥio", kiu povus tentigi simple de unusola nacia lingvo traduki al Esperanto kaj ignori ĉiujn aliajn lingvojn. La nekutima kategorionomo por tiu unu lando kreas riskon ke fakte mise skribiĝas malĝusta kategorionomo, kaj sen scii pri tiu ĉi kategorio fakte iu aldona kategorio "muzeoj en Ĉeĥio" jam kreiĝis. Mi proponas iom post iom ŝovi la enhavon de tiu ĉi al la kategorio "muzeoj en Ĉeĥio". Se ĉio estos tie, eblos tute ekzakte forigi la kategorionomon "muzeoj en Ĉeĥio", tuj alinomigi la malnovan nomon al nova "muzeoj en Ĉeĥio", kaj tiam konservas eĉ la ekredaktodaton de tiu ĉi kategorio. ThomasPusch (diskuto) 21:03, 20 jun. 2016 (UTC)[Respondi]