Kategorio-Diskuto:Sovaĝaj infanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Mi esperas ke oni ne konsideru ofenda la terminon sovaĝaj infanoj. Tamen la plej multaj lingvoj, en kiuj ĝis nun ekzistas artikolo pri la temo, uzas tiun formon (la germana uzas formon "lupaj infanoj", kiu donas similan impreson kiel "sovaĝaj infanoj"). Teorie ankaŭ eblus nomi la kategorion (kaj eblan ontan artikolon) "solulaj infanoj" aŭ "sole kreskintaj infanoj", sed tio estus novinvento de termino ŝajne ĝis nun ne uzata en aliaj lingvoj. Ĉiukaze la kategorio ankaŭ sen jam verkita samtema artikolo havas sencon, ĉar necesas grupigi iujn artikolojn pri konkretaj kazoj de sovaĝaj infanoj. --ThomasPusch (diskuto) 13:00, 5 Feb. 2013 (UTC)