Kategorio-Diskuto:Usonaj indianoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Nun estas kategorioj "usonaj indianoj" kaj "indianaj usonanoj". En tiu vortumo temas pri la sama temo, kaj necesus forigi unu el la du kategorioj. Laŭ aliaj lingvoj kiel ekzemple la angla tamen la dua kategorio celas la homgrupon "indiandevenaj usonanoj", kio estus senca nuanco kaj permesus teni ambaŭ kategoriojn. Laŭ mi sencas diferencigi inter homoj, kiuj kulture difinas sin indianoj (en Usono "native americans", en Kanado ano de la "Unuaj Nacioj", ktp.), parolas indiana(j)n lingvo(j)n, engaĝiĝas en defendo kaj vivteno de la etna kulturo, kaj homoj, kiuj simple en sia familia historio havas indiana(j)n prapatro(j)n aŭ prapatrino(j)n. Tiam tamen sencas movi la kategorionomon "indianaj usonanoj" al "indiandevenaj usonanoj", kaj por laŭebla klareco mi proponas meti la novan kategorion kiel subkategorion de "usonaj indianoj". ThomasPusch (diskuto) 12:15, 26 Maj. 2014 (UTC)