Kategorio-Diskuto:Uzant-interfaco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alinomenda[redakti fonton]

"Uzanta interfaco" estas malĝusta, laŭ la gramatiko ĝi signifus "interfaco kiu uzas", dum la celata signifo estas "la interfaco de tiu, kiu uzas". Eblas diri "uzula interfaco" ("uzula" signifas "de uzulo"), aŭ uzi kunmeton, kiu substantivigas: "uzanto-interfaco", aŭ "uzantinterfaco".--Sergio (diskuto) 04:30, 22 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

"Uzanta interfaco" estas kruda traduko de "User interface". Aliflanke "uzul-interfaco" jam estas uzata en iuj artikoloj. --Dominik (diskuto) 07:32, 22 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi iom hezitas pri preferinda korekto:
  1. "Kategorio:Uzulaj interfacoj" estas facile legebla, ĝi konsistas el du simplaj vortoj, kaj sufiĉe proksimas la anglan "user interface". Tamen ĝia malavantaĝo estas uleco (t.e. homeco) de la uzanto (uzulo); dum en operaciumo povas ekzisti nehomaj uzantoj.
  2. "Kategorio:Uzantinterfacoj" aŭ "Kategorio:Uzant-interfacoj" aŭ "Kategorio:Uzanto-interfacoj" estas taŭgaj, sed tiaj longaj vortoj estas malbelaj.
  3. "Kategorio:Interfacoj de uzanto" estas formale taŭga, tamen ĝi ne havas klarajn limojn, ĝi ne impresas kiel termino.
Mi emas preferi "Kategorio:Uzant-interfacoj", sed ŝatus aŭdi opiniojn de la kolegoj.--Sergio (diskuto) 11:49, 22 feb. 2018 (UTC)[Respondi]