Kategorio-Diskuto:Verkistoj laŭ landoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ekzistas kolekta kategorio "verkistoj laŭ landoj", kaj kategorio "verkistoj laŭ lingvoj". La vikipediisto Dima41, kiu evidente tre ĝeniĝas per la fakto ke multaj paĝoj en la kategorio "verkistoj laŭ landoj" komenciĝas per etnonoma adjektivo (ekzemple "litovaj verkistoj", povus esti "litoviaj verkistoj"), nur kelkaj per landa adjektivo (ekzemple "usonaj verkistoj"), ne elektis la vojon proponi ke la kategorioj komenciĝantaj per etnonoma adjektivo sanĝiĝu al landa adjektivo aŭ al la malpli konciza alie uzata rusia modelo ("...istoj de Rusio", kvankam ĉi-kaze la nomo estas "rusiaj verkistoj"), sed simple forigis iujn landajn kategoriojn. Ekzemple la kategorio "litovaj verkistoj" nun simple sendas al kategorio "litovlingvaj verkistoj". Laŭ Dima41 ŝajne temas pri la samo. Sed ne estas la samo. Eĉ se kompreneblas se Dima41 ĝeniĝas pri la fakto ke en Esperanto etnonoma adjektivo kiel "germana" aŭ "franca" laŭ PIV kaj ĉiuj aliaj Esperanto-vortaroj povas rilati kaj al la etno kaj al la lingvo kaj al la samnoma ŝtato (escepto nur estas tiuj landoj kiuj en 1887 ne estis suverenaj ŝtatoj, kiel Litovio, do "litova" rilatas nur al la etno kaj lingvo), kaj li volas misie novigi pli bonan Esperanton, tamen la mondo ne ŝanĝiĝas se el la e-lingva vikipedio li elradikigas la etnonomajn adjektivojn kvazaŭ fiherboj.

Ekzistas litovaj verkstoj, eĉ se forpreniĝas la e-lingva kategorio, tion jam montras rigardo al la alilingvaj branĉoj de Vikipedio. Ekster Esperanto, ekzistas ĉi-momente 38 alilingvaj kategorioj laŭ la jen ekzempla anglalingva modelo "Lithuanian writers" kaj 9 alilingvaj kategorioj laŭ la same ekzempla anglalingva modelo "Lithuanian-language writers". Simple strangas se inter la 38 alilingvaj vikipediaj kategorioj ne plu estas la antaŭe ekzistinta esperantlingva kategorio "litovaj verkistoj", nur ĉar ĝi ne plaĉis al uzanto Dima41. Kvankam la ne ĉiam facile difinebla koncepto "etno" ne plaĉas al Dima: Povas esti germanoj aŭ litovoj aŭ ĉinoj kiuj ne vivas en Germanio aŭ Litovio aŭ Ĉinio kaj verkas en alia lingvo ol la germana, litova respektive ĉina, sed tamen ili tenas sian etnon. Kaj por la litovoj, kiuj en la lastaj du jarcentoj multajn jarojn vivis sen suverena ŝtato, aparte multaj en diasporo inter alilingvanoj, aparte bonas havi kategorion "litovaj verkistoj", ne "litoviaj verkistoj".

Pli bone estas pridemandi la ĝustecon de la supera kategorio "verkistoj laŭ landoj". En aliaj lingvoj estas Writers by nationality, Écrivain[s] par nationalité, Scrittori per nazionalità kaj simile: laŭ mi tute sencas diskuti ĉu simple renomi la superan kategorion al "verkistoj laŭ nacieco", anstataŭ buĉi iujn kategoriojn interne de la supera kategorio. Ĉiukaze, en la e-lingva vikipedio plu ekzistu kategorio sama al la alilingvaj de la ekzempla anglalingva modelo "Lithuanian writers", do "litovaj verkistoj", kaj samtempe laŭ la alilingvaj kategorioj ekzistu ankaŭ kategorio "litovlingvaj verkistoj" - same laŭ tiu ekzemplo kompreneble ankaŭ ĉiuj aliaj kategorioj de tiu modelo. Kaj tutprincipe mi alvokas atenti pri laŭebla kongrueco kun la koncernaj alilingvaj kategorioj (ne ĉiam tio eblas, ĉar la diverslingvaj vikipedioj ne ĉiam havas samajn principojn, sed estu peno al tiu direkto). ThomasPusch (diskuto) 16:30, 20 Dec. 2014 (UTC)