Kategorio-Diskuto:Vestaĵoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kia estas diferenco inter Kategorio:Vesto kaj tiu ĉi kategorio? Kial ekz. bikino kaj mamzono estas en diversaj kategorioj? --Petr Tomasovsky 18:08, 7. Jul 2007 (UTC)

Laŭ mi tiu kategorio estu subkategorio de Kategorio:Vesto: vesto estas la tuto de vestaĵoj, ekzemple ĉe tradicia vesto, tamen piedvestoj kaj kapvestoj, bikini aŭ mamzono, ... estu laŭ mi sub vestaĵoj... --Bea 07:07, 8. Jul 2007 (UTC)

Saluton Bea, mi ne vidas diferencon inter ekz. bikino, mamzono, tangao, ŝtrumpoj kaj peltmantelo. Ĉion oni surmetas sur la korpon. Ĉio ĉi do ili estas vestoj. Diferenco estas sole en grandeco de vestoj, sed mi opinias, ke ni ne kreos kategoriojn laŭ grandeco de vestoj. Mi kreis novan kategorion Vestoj, kie estas ĉiuj vestoj. --Petr Tomasovsky 07:27, 8. Jul 2007 (UTC)
Saluton Petr, mi emas uzi la vorton "vestaĵo" en la senco de PIV, t.e. "peco de vesto". Vesto estas "ĉio, kion oni portas sur si", t.e. de ŝuoj ĝis ĉapelo. "Tradicia vesto" estas ekzemple la ŝuoj, pantalono, ĉapelo, ... kaj ĉiu el tiuj eroj estas vestaĵoj. Sed eble eraras mi... --Bea 10:08, 8. Jul 2007 (UTC)
Bea, ŝuo estas en kategorio:Piedvesto, ĉapelo estas en kategorio:Kapvestoj. Ĉu vi vidas ankaŭ ĉi tie diferencon? Kategorio Piedvesto devus esti en pluralo samkiel kategorio Kapvestoj. Kaj pantalono estas simple vesto, kiu estas en kategorio:Vestoj, kiu prenas miaopinie ĉiujn vestojn. Se io estas vestero, poste tio estu en kategorio:Vesteroj. --Petr Tomasovsky 13:59, 8. Jul 2007 (UTC)
Nu, jes. Iam mi volis ŝanĝi "piedvestoj" (vi pravas pri la pluralo!) kaj "kapvestoj" al piedvestaĵoj, kaj kapvestaĵoj, sed ne faris, ĉar ili iel ja estas ankaŭ la tuto por la piedo au la kapo. Tial mi proponas jenajn kategoriojn: "vesto" kun subkategorioj: "tradiciaj vestoj", "kapvestoj", "piedvestoj", "nudismo", "vesteroj" (tiel, kiel ĝi ekzistas nun), eble iam "profesiaj vestoj", "militistaj vestoj", kaj "vestaĵoj" kun en ĉi tiu lasta: "pantalono", "jupo", ... aŭ eble pli bone "vestaĵoj inaj" kaj "vestaĵoj viraj". --Bea 12:12, 9. Jul 2007 (UTC)