Kategorio-Diskuto:Vikipedio:Rekomendoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Provo organizi[redakti fonton]

Saluton, estimata @KuboF: mi aldonis la ŝablonon {{Rekomendo}} al Vikipedio:Lingvaĵo. Nun ĉi tiu kategorio enhavas nur unu paĝon, nome VP:Lingvaĵo. Evidente neniu alia paĝo do enhavas tiun ŝablonon, ĉu? Kiam vi kreis la kategorion vi aldonis al ĝi tekston, ke la ĉefartikolo por ĝi estas Vikipedio:Regularo. Tamen necesas distingi regulojn kaj rekomendojn. Mi antaŭdankas por via reago. Vikiano (diskuto) 13:39, 12 dec. 2016 (UTC)

Vi pravas, Vikiano! Estas distingo inter reguloj kaj rekomendoj. Mi faris parton de la laboro, sed poste abandonis ĝin. La sistemo en nia Vikipedio pri reguloj estas (paradokse) neregula :-) Mi eventuale laboros pri ĝi iam en estonteco, sedcerte ne nun (mi pli fokusiĝas pri Vikivojaĝo kaj organizaj aferoj en VP:VMEO), do ĉiuj estas liberaj pri tio labori. Laŭ mi necesas iom diskuti kun la komunumo, por decidi, kion ni volas konsideri regulo kaj kion rekomendo. --KuboF Hromoslav (diskuto) 15:42, 15 aŭg. 2018 (UTC)
Koran dankon, KuboF Hromoslav! Mi ne povis tre aktivi lastatempe... kaj ne povis plu zorgi pri la afero. Vikiano (diskuto) 19:47, 20 mar. 2019 (UTC)