Katekismo de la Katolika Eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
"Logoo de la Katekismo" (el katakomboj de Domitilo en Romo)

Katekismo de la Katolika Eklezio estas la oficiala prezentado de la instruo de la Katolika Eklezio en granda sintezo pri ĝia doktrino. Temas pri konsista volumo 900paĝa en preskaŭ ĉiuj lingvoj al kiuj ĝi estis tradukita.

Ĝi estis aprobita unuaredakte de la papo Johano Paŭlo la 2-a per la Apostola konstitucio Fidei Depositum (Enhavo de la kredo) de la 11a de oktobro 1992) kaj definitive la 15an de aŭgusto 1997 per la Apostola Letero Laetamur Magnopere (Ĝoju pro la granda verko). En la kunteksto de tiuj du leteroj troviĝas detaloj rilate la postulatojn de tiu katekismo, kial oni ĝin postulis kaj kiel disvolviĝis la pretigaj laboroj de la ŝarĝita komisiono, kaj krome rilate ĝian doktrinan valoron.

La teskto disponeblas en multegaj lingvoj kun aprobo de la koncernaj episkoparaj konferencoj, inter alie jenaj :

Antaŭaj katekismoj

Libroj por la religia instruado estis skribitaj ekde la tempo de la Patroj de la Eklezio, sed la termino Katekismo ekeniris en la uzon en la 16-a jarcento kun la publikigo fare de Lutero, en 1529, de tekstoj celantaj la instruadon de la fidelularo laŭforme de demandoj kaj respondoj

Dum la Koncilio de Trento estis pretigita katekismo adresita al la parokestroj por ke ili povu instrui la katolikan doktrinon kaj ĝin defendi el la atakoj de la protestanta doktrino de la Reformacio. La Katekismo de Trenta Koncilio estis, poste kaj pro sugesto de la sama Koncilio, pliampleksigita de la Roma Kurio (kaj havis la nomon de "Romana Katekismo") kaj promulgita de papo Pio la 5-a kaj adoptita en la tuta Katolika Eklezio.

Ĝis tiu lasta universala katekismo nenia alia estis publikigita post tiu Trenta, sed nur lokaj katekismoj. En 1905 la katekismo redaktita de papo Pio la 10-a por la Roma diocezo (dirita Katekismo majora) havis grandan disvastigon kaj estis adoptita de grandparto de la italaj diocezoj sed ankaŭ eksteritalie.

Citaĵo
 La kredo estas ĉiam la sama. Tial ankaŭ la Katekismo de Pio la 10-a konservas ĉiam sian valoron. Povas ŝanĝi, male, la maniero transdoni la enhavojn de la kredo 
— Joseph Ratzinger

Adresitaro

La nova Katekismo de la Katolika Eklezio ne adresiĝas rekte al la tuta fidelularo sed celas esti la baza teksto por aliaj katekismoj plej simplaj kaj sintezaj aŭ por aliaj prezentadoj de la katolika doktrino, kiel indikite en la menciita apostola konstitucio «Fidei Depositum» kiu ĝin priskribas kiel «aŭtenta referenca teksto por la instruo pri la katolika doktrino kaj aparte por la pretigo de lokaj katekismoj».

Enhavo

La katekismo (CCC siglite laŭ la latinaj vortaj komencoj) estas dividita laŭ precipaj partoj:

  • Kredkonfeso, nome la Kredo.
  • Celebro de la kristana «mistero» (la sankta liturgio kaj aparte la sakramentoj)
  • La vivo en Jesuo Kristo (kiu inkluzivas la Dekalogon kaj la Beatecojn)
  • La preĝo de kristano inkluzive la Patronian.

La enhavoj estas abunde prinotataj kaj entenas referencojn al aliaj kristanaj verkoj, aparte bibliaj, Sanktapatraj, Ekumenaj Konciliaj kaj al aliaj papaj dokumentoj aŭ diversaj ekleziaj fontoj.

Kritikoj el aliaj kristanaj eklezioj

Oni registris ke la vendo en la tuta mondo estis plurmiliona, (700.000 nur en Francio).

Teologoj de la orientaj eklezioj ortodoksaj montris estimon por la tuta enhavo escepte de iuj interpretoj kaj liturgiaj praktikoj devenantaj de la bizanca eklezio ĉar ne ĝuste prezentitaj en la okcidenta praktiko. Male, pri diversaj partoj malkonsentis la eklezioj de la Reformacio.

Kontrastoj kun la «liberalaj» katolikoj

La katekismo estis objekto de kritiko, precipe rilate la primoralajn «encerbigojn», pri kiuj ili de lomge malkonsentas.

Kelkaj kritikoj koncernis la elekton de la direktanta komitato, aparte kontraŭ ties prezidanto, kardinalo Joseph Ratzinger kaj ĝia ĝenerala eldonisto Christoph Schönborn. Oni parolis pri teksto «false kolektiva», «diktita de la Roma Kurio», pro manko de teologoj laikaj.

Kritikoj el flanko de katolikaj integristoj

Iuj "Katolikaj integristoj" aŭ tradiciemaj rimarkigis ke kelkaj katekismaj instruaĵoj kontrastas kun la tradicia teologia doktrino ilin komparante kun la trenta katekismo, kiu tamen estas ofte citita. Ŝajnas ke tiuj kritikoj kunlimus kun tiuj naskiĝintaj okaze de la Dua Vatikana Koncilio dum, fakte, ĝuste la katekismo deklaras ke mem devenas el tiuj reformoj.

Aŭtoritatuloj de la katolika eklezio engaĝiĝis pruvi ke la reformoj koncernas ĝisdatigojn neniel dogmajn sed teologiajn esplorojn kaj manierojn prezenti la religion al moderna socio, kaj ankaŭ percepti kaj interkapti la novajn aspirojn de la moderna socio. Ekzemplo estu la rifuzo de mortopuno. Unu el la centraj punktoj estas la defendo de la homa vivo ekde la koncipiĝo ĝis la natura finiĝo.

Finaj konsideroj

Ke oni konsideru la kritikojn funditajn aŭ malpli, la Katekismo de la Katolika Eklezio jam klare estas la primara fonto por la konatiĝo kun la instruaĵoj de la katolika eklezio kaj ĝeneralaj kaj apartaj; temas, fakte, pri oficiala teksto deklarita de papo en la menciita Fidei depositum «sekura indiko de la kreda instruo kaj do valida kaj legitima instrumento por la eklezia komunumiĝo».

Kompendio de la katekismo de la Katolika Eklezio

En 2005 estis publikigita «Kompendio de Katekismo de la katolika Eklezio» (Compendium catechismi catholicae Ecclesiae), kiu formulas sintezon de la tuta katekismo. La teksto estis redaktita de speciala komisio instituita de papo Johano Paŭlo la 2-a kaj estrata de tiama prefekto de la Kongregacio por la Doktrino de la Kredo, nun papo Benedikto la 16-a kaj aprobita per motu proprio de la sama papo.

Esperantigitan Kompendion eblas vidi ĉe «Religiaj verkoj" de [7]

Bibliografio

  • Abunda bibliografio legeblas ĉe la diversaj vikipedioj.
  • Chiesa cattolica, Catechismo della Chiesa Cattolica, Città del Vaticano, 1992. ISBN 88-209-1888-9.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj