Katenario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Supertraka kontakta linro (Kontinua kurento) kaj portodratoj, en Lucca, Italio.

Katenario estas speciala formo de elektra supertraka kontakta lineo de fervojo kaj de trolebusa kontakta lineo. Ĝi forte reduktas la malrektiĝon de la ĉefa drato de la linio (pro gravito) per akcesora kablo, pli alta, kiu tenas la ĉefan draton per pontetoj. Tiel eblas multe pli grandaj distancoj inter la apogaj fostoj (mastoj).

Kutime la ĉefa drato de la lineo konsistas el solida kupro, kaj la akcesora kablo el plektita bronzoŝtalo. Ĉar kurentoprenilo de la veturilo iom levas la kontaktan lineon, fiksiloj de la ĉefa drato kaj de la akcesora kablo estas elaste ligitaj, tiel ke la akcesora kablo ne sekvas ĉiujn moviĝojn de la ĉefa drato.

Kontaktaj lineoj sen la porta akcesora kablo ebligas rapidecon de ne multe pli ol 100 km/h. Katenarioj ebligas pluroblon de tiu rapideco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]