Katenoteismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La termino katenoteismo, stampita de la filologo Max Müller, referencas al la adorado de unu dio por fojo. Tiu koncepto estas tre rilata al henoteismo, tio estas, la adorado al unusola dio sen nei la ekzistadon de aliaj. Müller kreis la koncepton reference al la Vedoj, en kiu ĉiu diaĵo estas traktita kvazaŭ la suprema dio en ĉiu himno.[1]

La katenoteismo estas formo pli specifa de henoteismo kaj referencas al la sinsekva adorado al diversaj supremaj dioj kaj al la fakto ke ĉiu el ili zorgas laŭ la koncerna kredo de difinita funkcio en la kosmo.[2] La termino devenas de la greka καθ᾽ ἕνα, «po unu ĉiufoje» kaj θεός, «dio», aldone al la sufikso -ismo.[3][4] En la Vedoj, la termino priskribas la ioma egaleco kiu ekzistas inter la dioj de la hinduisma diaro kaj la ebla monismo kiu estas nuligita en ĉiu alvoko. Laŭ vortoj de Wendy Doniger, tio permesas, ke ekzistas eklektika plurismo en tiu kulto, ĉar ĉiu kredanto povas uzi kaj koni pli ol unu himno.[5]​ En tiuj komponoj, ofte la sama laŭdo povas esti reuzata por direkti sin al pli ol unu dio.[6]​ Pro tio, ĉiu iĝas «la plej bona» samtempe al la aliuloj.[5]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «kathenotheism (n.)». Online Etymology Dictionary (en angla). Konsultita la 25an de julio 2018.
  2. Heimann, Betty. «KATHENOTHEISM AND DĀNASTUTIS OR KATHENOTHEISM AND ISTA-DEVATĀS?». Annals of the Bhandarkar Oriental Research Institute (en angla) 28 (1/2). Bhandarkar Oriental Research Institute. pp. 26-33. Konsultita la 25an de julio 2018.
  3. Liddell, H. kaj Scott, R. (1940). «κατά». A Greek-English Lexicon (en angla). Oxford: Clarendon Press. Konsultita la 25an de julio 2018.
  4. «-theism». Online Etymology Dictionary (en inglés). Konsultita la 25an de julio 2018.
  5. 5,0 5,1 ​ Doniger, Wendy (2006). «MANY GODS, MANY PATHS: HINDUISM AND RELIGIOUS DIVERSITY». Religion and Culture Web Forum (en angla). Arkivita el la originalo la 28an de marto 2018. Konsultita la 25an de julio 2018.
  6. Doniger, Wendy. «The Uses and Misuses of Polytheism and Monotheism in Hinduism» (en angla). Arkivita el la originalo la 28an de marto 2018. Konsultita la 25an de julio 2018.