Katherine Mansfield

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katherine Mansfield
Katherine Mansfield (no signature).jpg
Persona informo
Katherine Mansfield
Naskonomo Kathleen Mansfield Beauchamp
Naskiĝo 14-an de oktobro 1888 (1888-10-14)
en Velingtono
Morto 9-an de januaro 1923 (1923-01-09) (34-jara)
en Avono
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per tuberkulozo [#]
Tombo Avon Cemetery [#]
Lingvoj katalunaangla [#]
Ŝtataneco Nov-Zelando [#]
Alma mater Wellington Girls' College • Queen's College London [#]
Familio
Patro Harold Beauchamp [#]
Patrino Annie Burnell Beauchamp [#]
Gefratoj Charlotte Mary Pickthall [#]
Edz(in)o John Middleton Murry [#]
Amkunulo Beatrice Hastings [#]
Profesio
Alia nomo Katherine Mansfield [#]
Okupo verkisto • taglibristo • poeto [#]
Aktiva dum 1911– [#]
En TTT Oficiala retejo [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Katherine MANSFIELD, aŭ origine: Kathleen Mansfield BEAUCHAMP (* la 14-an de oktobro 1888, † la 9-an de januaro 1923) estis angla modernisma verkistino.

Naskiĝinte en Wellington, Novzelando ŝi pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Anglio. Ŝia vivo estis plena de sortobatoj: Sian unuan edzon ŝi post tre mallonga tempo forlasis; graveda ŝi vojaĝis al Germanio, kie ŝi naskis mortan bebon. Reveninte al Londono ŝi konatiĝis kun la verkisto John Middleton MURRY, kiu en la jaro 1918 fariĝis ŝia dua edzo. Pro tuberkulozo ŝi pasigis longan tempon en diversaj sanatorioj en Svislando kaj Francio. Ŝi mortis en 1923 en Fontainebleau, Francio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • In a German Pension (rakontoj, 1911)
  • Prelude (rakontoj, 1918)
  • Bliss (rakontoj, 1920)
  • The Garden Party and Other Stories (rakontoj, 1922)
  • The Dove's Nest (rakontoj, 1923)
  • Poems (poemoj, 1923)
  • Something childish (rakontoj, eld. 1924)
  • Journal of K. M. (taglibro, eld. 1927)
  • The Letters of K. M. (leteroj, eld. 1928)
  • The Aloe (rakontoj, eld. 1930)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

  • La ĝarden-festo / el la angla trad. Ellen Lymburn. - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1985. - 22 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 5)
  • La ĝardenfesto ; Ĉe la golfo ; La pupa dometo / el la angla trad. Ellen Lymburn... - Wellington : Nov-Zelanda Esperanto-Asocio, 1988. - 38 p. - (Serio Sudaj Floroj ; 7)