Kathy Hochul
Aspekto
| Kathy Hochul | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Kathy Hochul | |||||
| Naskonomo | Kathleen Courtney | ||||
| Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1958 (67-jaraĝa) en Bufalo | ||||
| Religio | katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Hamburg vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Sirakuza Universitato - politika scienco (1976–1980) Hamburg High School (en) Katolika Universitato de Usono - Doktoro de Juro (–1983) | ||||
| Partio | Demokrata Partio | ||||
Subskribo
| |||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | William J. Hochul, Jr. (en) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto advokato | ||||
| Aktiva en | Vaŝingtono • Albany • Hamburg • Bufalo vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kathleen "Kathy" Courtney HOCHUL [ˈhoʊkəl ] (naskita la 27-an de aŭgusto 1958 en Bufalo, Novjorkio, kiel Kathleen Courtney) estas usona politikisto de la Demokrata Partio kaj, ekde la 24-a de aŭgusto 2021, la Guberniestro de la subŝtato Nov-jorkio.[1] Ŝi estas la unua virino kiu okupas ĉi tiun postenon. Antaŭe, ŝi funkciis kiel vicguberniestro ekde 2015 kaj alprenis la guberniestrinan postenon post la demisio de sia antaŭulo, Andrew Cuomo. De 2011 ĝis 2013, ŝi reprezentis la 26-an Kongresan Distrikton de Novjorko en la Usona Ĉambro de Reprezentantoj. Advokatino laŭ trejnado, ŝi komencis sian politikan karieron kiel urba kaj distrikta konsiliano en Hamburg, Kantono Erie.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Alumna Kathleen Hochul '80 Becomes First Female Governor of New York State", SU News, August 25, 2021.
- ↑ Bio. Arkivita el la originalo je March 2, 2021.


