Katie Price

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katie Price
Persona informo
Naskonomo Katrina Amy Alexandra Alexis Infield
Aliaj nomoj Jordan • Katie Price
Naskiĝo 22-an de majo 1978 (1978-05-22) (45-jaraĝa)
en Brajtono
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Blatchington Mill School and Sixth Form College • National Star College
Familio
Edz(in)o Peter Andre • Alex Reid
Infano Junior Andre
Okupo
Okupo aktoromodelokantisto • aŭtobiografo • romanisto • verkistoentreprenisto • filmaktoro • televida prezentisto
TTT
Retejo http://katieprice.co.uk
vdr

Katrina Amy Alexandra Alexis "Katie" PRICE[1][2] (denaske Infield; 22a de Majo 1978[3][4]) estas angla famulino en amaskomunikiloj, kantistino kaj manekeno. ŝi atingis rekonon fine de la 1990-aj jaroj pro sia laboro en glammanekenado, estante regula aperanto en Page 3 en la brita gazeto The Sun, kromnomita laŭ pseŭdonimo Jordan.

En 2004, Price aperis en la tris serio de la televida programo I'm a Celebrity...Get Me Out of Here!, kaj la sekvan jaron, ŝi kandidatiĝis por reprezenti Unuiĝintan Reĝlandon en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2005. En 2006, ŝi publikigis sian debutan studialbumon, A Whole New World, kunlabore kun sia tiama edzo Peter Andre. Price revenis al I'm a Celebrity... Get Me Out of Here! por ties naŭa serio en 2009, kaj estis la venkinto de la 15-a serio de Celebrity Big Brother en 2015. Ŝi ankaŭ stelulis en siaj propraj realecaj televidserioj, kiel Jordan (2002–2005), Katie & Peter (2004–2009), What Katie Did Next (2009–2010), Signed by Katie Price (2011), Katie (2011–2012), kaj Katie Price: My Crazy Life (2017–2019).

Price ankaŭ publikigis ses membiografiojn, dek unu novelojn kaj du seriojn de porinfanaj libroj. Ŝia novelaro Angel pintis en la furorlisto de The Sunday Times.[5]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Katrina Amy Alexandra Alexis Price. Alirita 17a de Septembro 2020.
  2. . Katie Price declared bankrupt four weeks before Christmas (26a de Novembro 2019). Alirita 17a de Septembro 2020.
  3. History. Katie Price official website. Arkivita el la originalo je 28a de Marto 2010. Alirita 11a de Aprilo 2019. Arkivigite je 2010-03-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-03-28. Alirita 2023-04-05.
  4. My Secret Life: Katie Price, 34, entrepreneur (angle) (20a de Julio 2012). Alirita 20a de Novembro 2020.
  5. Katie Price tops bestseller list with latest novel (angle) (29a de Julio 2010). Alirita 6a de Decembro 2020.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]