Katolika Esperanto-Tendaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eminenta vizitanto al KET 1995 en Sebranice – episkopo Karel Otčenášek

Katolika Esperanto-Tendaro (KET) estas tendaro organizata de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE. La unuaj 9 KET-oj okazis de 1969 ĝis 1977 en Herbortice. Ili oficiale nomiĝis "Libertempaj Esperanto-Tendaroj", por kaŝi ilian religian karakteron. Dum la 9-a KET en julio 1977 la polico invadis la tendaron kaj arestis la organizantojn Miloslav Šváček kaj pastro Vojtech Srna. Mallonge poste la Ĉeĥa IKUE-Sekcio estis likvidita.

Nur post la disfalo de la komunisma reĝimo la KET-oj povis denove okazi. En 1991, la refondita Ĉeĥa IKUE-Sekcio daŭrigis la tradicion kaj organizis la 10-an KET en la vilaĝo Sebranice apud Litomyšl, ĉirkaŭ 150 km oriente de Prago. De tiam, KET plu okazas ĉiusomere en la sama loko (krom en 2002 kaj 2006, kiam KET ne okazis pro la IKUE-Kongreso en Ĉeĥio.

La 23-a KET okazis en aŭgusto 2005. Ĝin partoprenis 55 homoj (ne enkalkulante partatempulojn kaj infanetojn).

Ĉeforganizanto de ĉiuj KET-oj estis Miloslav Šváček. La iam dusemajna aranĝo mallongiĝis de ĉ. 2000 al unu semajno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]