Katolika Esperanto-movado en Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Katolika Esperanto-movado en Litovio estas grava parto de la Esperanto movado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la internacia katolika movado estas preskaǔ samaĝa kiel la lingvo mem. Unu el pioniroj de tiu movado estis litova pastro Aleksandras Dambrauskas (1860 - 1938), kiu ankoraŭ studante en Sankt-Peterburga akademio eksciis pri la apero de Esperanto. Laǔ onidiroj estis li, kiu la unua skribis poŝtkarton al L. Zamenhof en Esperanto. A. Dambrauskas en 1890 verkis la unuan lernolibron de internacia lingvo por litovoj. En 1893 li jam komencis verki originalajn poemojn en Esperanto, pre­cipe pri religiaj temoj. Samtempe A. Dambrauskas komencis la publikan animzorgadon inter esperantistoj. La 26an de decembro 1896 en Smolensk li Ce­lebris latine la unuan Sanktan Meson por esperantistaro, sed la homilio kaj kantoj estis en internacia lingvo. En la diservo partoprenis L. Zamenhof. Aleksandras Dambrauskas postlasis por ni malgrandan kantareton de ekleziaj kantoj. Esperantigi ilin helpis L. Zamen­hof mem. En 1893 okaze de la 50-jara episkopeca jubileo de Lia Sankteco la papo Leono XIII aperis longa E-poemo de A. Dambrauskas "Estu, estu".

En 1903 komencis sian ekziston la revuo "Espero Katolika", kiu ĝis nun, dum 100 jaroj, proklamas la ideojn de frateco lau evangelia spirito. Sur la unua paĝo de la menciita revuo (n-ro 1, oktobro 1903) estis publikigita poemo de A. Dambrauskas "Al Lia Plej Sankta Moŝto Papo Pio X". En 1905 pastro, poeto, sciencisto kaj tradukisto A. Dambrauskas partoprenis en la unua tutmonda Esperanto-kongreso en Bulonjo-sur-Maro. Ĝin ĉeestis multaj pastroj kaj la epizodojn de tiu-ĉi kongreso beletre priskribas itala verkisto Vitaliano Lamberti en sia libro "Una voce per il mondo" (litova traduko el itala, 2002). En paĝo 327 de litova versio ni legas:

- Ĉi tie estas multaj pastroj, - klarigas Alfred Michaŭ. Jen ili... ĉiuj kune. Pastro Dambrauskas, pastro Rousseau... Vidu, kiel ili babilas kun tiuj du... Maldekstre estas abato Emile Peltier kaj tiu alia - la altranga sacerdoto el Romo Luigi Giambene. Ili ridetas. Amiko, tio jam estas bona signo..."

En 1906 la papo Pio la X akceptis pastron Luigi Giambene, kiu donacis al la papo la unuan jarkolekton de "Espero Katolika". Rigardo de la papo, laǔ rememoroj de Luigi Giambene, falis sur la poemon de A. Dambrauskas. Pio la X provis legi, ridetis kaj poste diris: "Mi ne povas legi, sed mi bone komprenas". En tiu kolekto de la revuo estis publikigita ankaŭ alia poemo de A. Dambrauskas "Dio". La aǔdienco de Pio la X al Luigi Giambene rezultigis la unuan papan benon al "Espero Katolika" kaj al tuta esperantistaro.

En 1910 fondiĝis la Internacia Katolika Unuigo Esperantista (IKUE). A. Dambraus­kas energie subtenis ĝin kaj klopodis anigi al ĝi litovajn esperantistojn. Tamen pro ekzistantaj tiamaj politikaj kaǔzoj tio ne eblis. En 1910 sub iniciato de A. Dambrauskas estis fondita Kovna Esperantista Societo. En 1919 ĝia aktiveco plivigliĝis, ĉar Litovio tiam jam estis sendependa ŝtato, kaj tiu ĉi societo transformiĝis en Litovan Esperanto-Asocion. La l0an de septembro 1920 pastro A. Dambrauskas fondis litovan sekcion de IKUE, kies anoj renkontiĝadis unufoje semajne komence en loĝejo de aktivulo P. Medemas, poste ĉe la pastro A. Dambrauskas. Pri tio detale skribas P. Enskaitis en sia artikolo "Kaunas sub la verda flago" (LS, 1938, n-ro 3, pg. 10). Pastro A. Dambrauskas propagandis Esperanton inter sacerdotoj kaj seminariistoj de Kaunas. Bedaǔrinde niaj scioj pri tiu agado estas ege mizeraj.

Beno de Beata Jurgis Matulaitis[redakti | redakti fonton]

Alia entuziasmulo de Esperanto estis la beata arkiepiskopo (1987) Jurgis Matulaitis (1871-1927). Neniu povas atesti, ke li scipovis la internacian lingvon, tamen li ege subtenis la movadon kaj en ĝi vidis grandan estontecon. En 1926 en pollingva katolika gazeto "Gazeta Koscielna" (n-ro 33) la beatulo publikigis ampleksan artikolon sub titolo "Esperanto en servo al la Eklezio". En ĝi interalie ni legas jenon: "Estas ĝenerate konata, ke inter provoj de la internacia lingvo - Esperanto plenumis plej bone sian rolon kaj nun ĝi estas ĉie konata. (...) Plej efike uzadas ĝin komunistoj, socialistoj, senkreduloj, liberpensuloj, masonoj, judoj kaj sektantoj. (...) Teroristoj uzadas Esperanton efike al siaj celoj, kaj la katolikoj plej ofte atendas, kvazaǔ ili timus malpuriĝi per Esperanto. (...) Tamen estus malprudente ne uzi la lingvon pro tio, ke verkis ĝin judo. Al ni pleje gravas,' (...) ke Esperanto povas alporti profiton al la katolikismo".

Ni ne scias, ĉu tiu artikolo estis legata en Litovio aǔ ne, sed ne diskutinda fakto, ke nia beata J. Matulaitis, perfekte scianta latinan lingvon, estis por disvastigo de Esperanto en katolika medio.

Dum soveta periodo[redakti | redakti fonton]

Dum soveta regperiodo la ateisma agado enradikiĝis kaj atingis sian kulminon. Tiam eĉ ne rajtis paroli pri esperantistoj-katolikoj. La esperantista movado mem entute ne estis tolerata kaj ofte persekutata. Tamen en tiuj nigraj jaroj kelkaj esperantistoj-katolikoj kaŝe penis apostoli, agi, rilati kun ĉeĥaj, polaj, hungaraj gefratoj en Kristo. Oni devas mencii la poetinon kaj tradukistinon Angelė Judickienė (1934-1991), samideanon J. Tamošiūnas kaj precipe pastron Valerijus Rudzinskas, kiuj dank' al kontribuo de poloj kaj ĉeĥoj kun ega risko disvastigadis religiajn librojn en Esperanto, la revuon "Espero Katolika" k.a. Tre koraj renkontiĝoj de litovaj esperantistoj-katolikoj Bronė Aukštikalnienė kaj L. Skūpas okazis dum jubilea UEA kongreso en Varsovio. Donace ricevitaj rozarioj, materialoj pri 600-jara jubileo de Bapto de Litovio, grandformata Krucifikso donacita de belga frato, estis subĉemize transportitaj en Litovion. Similaj faktoj multas.

Litovaj pastroj kaj katolika movado[redakti | redakti fonton]

Nur litovaj pastroj, kiuj loĝis eksterlande, agis libere. En Brazilo la pastro saleziano P. Urbaitis preskaǔ ĝis sia morto en 1993 gvidis kursojn en litova paroĥo de Vila Zelina en San-Paulo, estis redaktoro de E-gazeto "Brazila Katoliko". Alia pastro saleziano P.Gavėnas (1918-2002) komence en Italio, poste en Brazilo aktivis por Esperanto, verkis libreton "Sankta Kazimiro". En 1994 estis restarigita litova sekcio de IKUE. Ĝin gvidis samideano Vl. Viršila. La sekcianoj organizis katolikajn renkontiĝojn en Šiluva, Kretinga, Panevėžys, partoprenis en la internaciaj IKUE aranĝoj. Tamen la movado pro subjektivaj kaǔzoj iom post iom komencis stagnadi. Same ege mankis pastroj-esperantistoj, la junularo preskaǔ ne aktivis. Sed dank' al iniciatoj de litovaj luteranoj en 1995 en Kaunas okazis la 11a ekumena kongreso de esperantistoj. En la jaro 2000 litova sekcio de IKUE denove renaskiĝis. Ĝiaj gvidantoj estas pastro L.Vaičiulionis kaj doc. L. Skūpas. La anoj de la sekcio legas revuojn "Espero Katolika" kaj "Dio benu", partoprenas en la internaciaj kaj naciaj aranĝoj, esperantigas litovajn religiajn kantojn, aǔskultas E-elsendojn el Vatikano, popularigas la internacian lingvon inter pastroj, organizas celebradon de Sankta Meso en Esperanto dum BEToj aǔ aliaj tradiciaj aranĝoj, spektas religiajn videofilmojn. Multaj ne IKUE-anoj ankaŭ partoprenas en la menciitaj aranĝoj. Jam estas kelkaj pastroj-entuziasmuloj de Esperanto: Valerijus Rudzinskas, G. Pušinaitis, P. Sabaliauskas, T. Skrudupis, K. Balsys. Aktivas pastro Marius Dyglys. Li organizis Unuan Litovan esperantan katolikan kunvenon, la 26–27an de septembro 2015, en urbo Žagarė (Litovio). Entute partoprenis 46 esperantistoj el ĉiuj litovaj urboj kaj E-kluboj. Programo estis riĉa kun Dia beno.

La dua renkontiĝo de Litovaj Esperantistaj Katolikoj okazis la 10-11-an de septembro 2016 en Panevėžys. Ĝi estis organizita de la Esperanta klubo REVO de Panevėžys sub gvido de Vida Kulikauskiene.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Espero Katolika, julio-septembro 2015, numero 7-9/2015, paĝo 58.
  • Angelė Judickienė, Katolikoj, Litova Stelo, numero 1, 1991, paĝo 30.
  • Juozas Kazlauskas, Fondita litova filio de IKUE, Litova Stelo, numero 2, 1994, paĝo 22.