Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Katolika Sento)

La Itala Unuiĝo de Katolikaj Esperantistoj - itale Unione Esperantista Cattolica Italiana (UECI) - estas la italia branĉo de la Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Ĝi fondiĝis en 1920 en Bolonjo. Pro la forta enradikiĝo de la katolikismo en la itala socio kaj pro la fakto ke la "ĉefurbo de katolikismo" kaj la sidejo de la papo, Vatikano en Romo, situas en Italio, ĝi havas aparte gravan rolon en IKUE kaj ankaŭ en Itala Esperanto-Federacio. Interalie ĝi subtenas la Esperanto-elsendojn de la Radio Vatikana. La unuiĝo regule organizas kongresojn, kaj eldonas la revuon Katolika Sento (retpoŝte katolika.sento@ueci.it), kaj la anoj iam ankaŭ signife kontribuas al la internacia revuo Espero Katolika de IKUE, eldonata en Romo.

Historio[redakti | redakti fonton]

UECI estis fondita dum la 5-a kongreso de Italaj Esperantistoj, okazinta de la 3-a al la 5-a de oktobro 1920 en Bolonjo.[1]

La unua prezidanto estis Corrado Grazzini, kaj la unua sidejo estis en Florenco, kie loĝis la prezidanto.

Lastaj prezidantoj:

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Espero Katolika, Jaro 12-a No.11/12 (1920), p. 23 (ĉe Biblioteka Cyfrowa KUL). La sama novaĵo aperas ankaŭ en p. 3 de la sama revuonumero, sed en tiu paĝo la nomo de la unua prezidanto estas, verŝajne erare, pastro Modesto Eugenio Carolfi.
  2. Katolika Sento 1987 n.5

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]