Katolika hospitalo de Erfurto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefa enirejo al la malsanulejo.

La Katolika hospitalo de Sankta Johano Nepomuka (germane: Katholisches Krankenhaus) estas malsanulejo en Erfurto.

De la mezo de la 19-a jc. ĝis 2003 ĝi situis en la urbocentro en la stratoj Kartäuserstraße kaj Puschkinstraße. Poste ĝi translokiĝis al la pli suda urbokvartalo Windischholzhausen. Ĝia kapacito estas de 420 litoj. Ĝi estas trejnadkliniko por la Friedrich-Schiller-Universitato Jena.

Komenco de la malsanulejo estis fondaĵo de 1735. Fondinto estis la entreprenisto kaj bonfarulo Sebastian Lucius. En 1844 venis de Fulda fratinoj vincentaninaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • M. Hannappel: Das Katholische Krankenhaus vom Hl. Johannes Nepomuk - 1735-1935. Erfurt, 1936
  • Ulrich Völkel: Miteinander Füreinander. Das Katholische Krankenhaus St. Johann Nepomuk in Erfurt. Rene Burkhardt-Verlag, Erfurt 2010. ISBN 978-3-937981-51-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Hejmpaĝo de la malsanulejo