Katorgo

Katorgo aŭ Katorga aŭ Bagno aŭ Punlaborejo (ruse каторга; IPA: [ˈkatərgə]; el mezepoka kaj moderna greka: katergon, κάτεργον, "ŝipeto aŭ ŝipkuirejo") estis sistemo de punlaboro en la Rusa carlando, la Rusa Imperio[1] kaj de 1943 ĝis 1948 ankaŭ en Sovetunio.
Punlaboruloj estis senditaj al malproksimaj punlaborejoj en malmulte loĝataj areoj de Siberio kaj de la Rusia Malproksima Oriento kie ili laboris en minejoj, fabrikoj kaj konstruejoj je pezaj laborkondiĉoj. Punlaboro estis uzata kiel anstataŭaĵo de la mortopuno, kie estis ege malofte uzata en Rusio. Samtempe ĝi servis kiel rimedo kolonii ampleksajn teritoriojn kaj plenumi laborojn, kiuj ne allogis liberajn dungitojn.
Rusa carlando kaj la Rusia imperio
[redakti | redakti fonton]Stampado
[redakti | redakti fonton]
Punlaboruloj estis malfacile kontroleblaj de malmulta gardistaro, ofte fuĝis kaj estis malfacile identigi kaj kapti ilin pro manko de portretoj (ekzistis nur vortaj priskriboj), vasteco de areoj kaj malabundo de siberia loĝantaro, kiu ofte simpatiis al la fuĝintoj. Pro tio oni aplikis diversajn tipojn de stampado, kies celo estis elstarigi la punlaborulojn. Tradicie oni stampis la punlaborulojn per surskriboj kiel "krimulo" (ruse вор) ks. La deviga brulstampado estis nuligita en 1863[2]. Foje oni elŝiris ankaŭ la nazotruojn per tenajloj (tio estis parto de verdikto). Krome ofte oni razis la kapojn de la punlaboruloj tiel, ke duono de la kapo estis komplete senhara. Sur vestoj ofte aperis karooj aŭ la vestoj mem konsistis el pecoj de malsamkolora ŝtofo.
Punlaboruloj klopodis forigi la stampojn per diversaj manieroj. Origine oni detruis ilin per vitriolo kaj bruligita kalko, sed tiukaze restis blankaĵoj kaj grandaj cikatroj. En Nerĉinsko oni kaŭzis inflamojn kun puso, metante sur la vangojn ordinaran pulsatilon kaj sur la frunton tindron (poste oni anstataŭigis ĝin per arĝenta nitrato). Meze de la 19-a jarcento pli vaste estis uzata akra ranunkolo, ofte kreskanta en malliberejaj kortoj. Oni verŝis bolantan akvon sur la stampitan lokon kaj poste metis por duonhoro tiun ĉi planton; se aperis forta inflamo, oni mildigis ĝin per kazeo. Tiu ĉi metodo ebligis komplete forigi la stampojn, kiuj aspektis kvazaŭ spuro de bolakva vundo[3].
Vojo
[redakti | redakti fonton]
La vojo de malliberuloj al punlaborejoj kaj ekzilejoj en Siberio tradicie komenciĝis en Moskvo, de kie ĉiusemajne ekmarŝis subgarde grupo da punlaboruloj (ruse партия). Ili marŝis piede, nur plej kadukaj, grave malsanaj kaj infanoj malpli ol 12 jarojn aĝaj rajtis veturi sur ĉaroj. La vojo okupis kutime pli ol unu jaron. Oni marŝi en katenoj sur la piedoj kaj foje sur la manoj.
| |||||||

Rusa pentristo Valerij Jakobi penis pentri malliberulan grupon sekvantan al Siberio nature, sed, laŭ opinio de verkisto kaj vojaĝanto Sergej Maksimov, malgraŭ ĉiuj klopodoj malsukcesis. Post ekvidi lin arestantoj ĉiam ordigis sin kaj iĝis similaj al laŭorde marŝanta soldata trupo, do la pentristo estis devigita krei bildon sufiĉe fantazian kaj malproksiman de realo[5].
Propra mono de malliberuloj estis konfiskata en gubernia administracio (ruse губернская администрация) kaj sendata al la Tobolska Administracio pri Ekzilitoj (ruse Тобольский приказ о ссыльных). Por akiri monon estis uzataj diversaj friponaĵoj. Kelkajn verstojn antaŭ ĉiu gubernia ĉefurbo renkonte al malliberula grupo kutime venis komizo kaj proponis aĉeti varmajn vestojn de malliberuloj. La prezoj estis modestaj, sed plej ofte malliberuloj akceptis la proponon, ĉar tio donis al ili kontantan monon dum la vestojn poste eblis denove peti ĉe aŭtoritatoj, argumentante ke ili estis ŝtelitaj. Dume negocisto, ricevinte de komizo la vestojn, vendis ilin denove al la ŝtato, ĉar kutime ĉion ĉi aranĝis liveranto mem, sukcesanta tiel vendi la samajn vestojn kelkfoje. Antaŭ alveno al Tobolsko oni aĉetis tiel katenojn, ĉar en la urbo ili ĉiam estis anstataŭigataj per tiuj lokaj kaj neniu kontrolis fordonon de la malnovaj. Oficiro, akompananta la grupon, komplicis la aferon. Ĝenerale la korupto estis totala: malliberuloj pagis ĉion ekde unuaj paŝoj, jam en Moskvo ili pagis por ke oni konduku ilin laŭ plej riĉaj kaj homoplenaj stratoj, malrapide, kun tamburado por ke ili rikoltu pli da almozoj[6].
Laŭvoje malliberuloj almozis, kio estis permesata. En Eŭropa Rusio ili marŝis silente tra setlejoj kun etenditaj manoj dum gardistoj tamburis. En Siberio ili kantis specifan kanton "La Favorkora" (ruse Милосердная), formiĝintan komence de la 19-a jarcento[7].

| Originala teksto: | Laŭvorta traduko: |
|---|---|
| Милосердная
Милосердые наши батюшки, Не забудьте нас, невольников, Заключенных, — Христа-ради! — Пропитайте-ка, наши батюшки, Пропитайте нас, бедных заключенных! Сожалейтеся, наши батюшки, Сожалейтеся, наши матушки, Заключенных, Христа-ради! Мы сидим во неволюшке — Во неволюшке: в тюрьмах каменных, За решетками за железными, За дверями за дубовыми, За замками за висячими. Распростились мы с отцом, с матерью, Со всем родом своим — племенем |
La Favorkora
Favorkoraj niaj paĉjoj, Ne forgesu nin, malliberulojn, Prizonulojn, — je la nomo de Kristo! — Nutru nin, niaj paĉjoj, Nutru nin, kompatindajn prizonulojn! Kompatu, niaj paĉjoj, Kompatu, niaj panjoj, Prizonulojn, je la nomo de Kristo! Ni estas en mallibero — En mallibero: en prizonoj ŝtonaj, Malantaŭ kradoj feraj, Malantaŭ pordoj kverkaj, Malantaŭ seruroj pendaj. Adiaŭis ni la patron, la patrinon La tutan familion nian — la genton. |
Ili konsideris ĝin pli efika ol la tamburado, ĉar ĝi trafis la korojn dum la tamburo estigis nur mekanikajn laŭtajn sonojn.
Post ricevi la almozon, malliberuloj dankis:
| Originala teksto: | Laŭvorta traduko: |
|---|---|
| Милосердная
Должны вечно Бога молить, Что не забываете вы нас, Бедных, несчастных невольников! |
La Favorkora
Ni devas eterne dion preĝi, Ke ne forgesas vi nin, Kompatindajn, malfeliĉajn malliberulojn! |
| |||||||
En Tjumeno dum Kristnasko kaj Pasko almozoj estis tiom abundaj, ke arestantoj pagis al gardoficiro por ne tuj marŝi plu, sed resti iom pli en la urbo kaj trankvile manĝi ĉion donacitan[9].

La arestantoj konsideris Siberion pli komforta kaj favora al ili, argumentante ke tie ili estas traktataj kiel malfeliĉuloj kaj la reĝimo estas pli milda. En Rusio ili devis subteni la katenojn per ŝelkoj, kiujn oni metis sur la kolon kaj ŝultrojn, kio estis granda ŝarĝo. En Siberio ili konektis la katenojn al la zono, kio estis malpli peze[5].
Virinoj estis sendataj al Siberio plejparte pro ekbruligoj kaj infanmurdoj. Ĝis Tobolsko ili iris kune kun la viroj, kio ebligis rilatojn, inkluzive la seksajn. Kontraŭ pago gardistoj permesis al paroj veturi sur ĉaroj kune, do foje sur la sama ĉaro samtempe amoris po 3 aŭ 4 paroj. Proksimecon de virinoj profitis ankaŭ gardistoj. Virinoj uzis la samajn rimedojn por proksimiĝi al viroj. Se ne eblis aranĝi tion laŭvoje, arestantoj subaĉetis kuracistojn aŭ gardistojn por resti en malsanulejo kaj trovi virinojn tie. Plej ofte temis pri rilatoj provizoraj, sed foje punlaboruloj kreis daŭrajn parojn, kutime sen oficiala geedziĝo, ofte limigita (dumvivaj punlaboruloj rajtis geedziĝi nur post 11 jaroj). Ĝis Tobolsko la geedziĝoj estis malpermesitaj, sed jam en Tobolsko arestintoj iris al la administracio pri ekzilitoj por peti geedzigi ilin aŭ almenaŭ sendi al la sama gubernio[10].
En Tjumeno la malliberuloj havis ripozon (ruse растах) en la plej granda malliberejo laŭ la tuta vojo. Sekvis Tobolsko kie ili restis en la Tobolska prizono dum la Tobolska Administracio pri Ekzilitoj klasifikis ilin, elektis finajn destinejojn, eldonis respektivajn paperojn ktp. La Tobolska prizono en krimula mondo estis konsiderata siaspeca ĉefurbo kaj servis kiel universitato, kie la malliberuloj estis akirantaj novajn spertojn kaj sciojn.
| |||||||
Ankaŭ tie arestantoj ofte vendis la vestojn por poste diri ke ili estis ŝtelitaj, ricevi respektivajn riproĉojn kaj batojn, sed fine ankaŭ novajn vestojn. Oni sukcesis vendi eĉ katenojn, interŝanĝante siberiajn katenojn pezajn je 10–12 pundoj (4,09–4,91 kg) kontraŭ pezaj je 4–5 pundoj (1,64–2,05 kg)[12].

De Tobolsko la arestantoj marŝis en apartaj grupoj: punlaboruloj, setlantoj, virinoj. Tamen ili klopodos diversmaniere intermiksiĝi[13]. Ili devis marŝi po 500 verstojn (533,4 km) monate, sendepende de vetero, nur printempe kaj aŭtune okazis etaj paŭzoj[14]. Plentaga ripozo okazis kutime post 2 tagoj. Resti pli longe estis malpermesite, oni punis pro tio gardistojn kvazaŭ pro kaŝado de fuĝintoj, do ili pelis malfortiĝintajn arestantojn plu. Al Tobolsko ili venis grandparte malsanaj — viroj kun reŭmataj malsanoj, virinoj kun tiuj ginekologiaj, do la administracio klasifikis ilin kiel malkapablulojn (ruse неспособные), do ne kapablajn labori kaj pagi impostojn, kiujn pro tio anstataŭ ili devis pagi kamparanaj komunumoj al kiuj ili estis devige registritaj[15]. La itinero origine pasis laŭ la malnova Siberia landvojo, do de Vologdo al Verĥoturje, Tobolsko kaj Tara. Post kiam la landvojo ŝoviĝis suden, la arestantoj ekmarŝis pli mallongan vojon de Permo al Jekaterinburgo kaj Tjumeno, tamen poste iris norden al Tobolsko, kie troviĝis la Administracio pri Ekzilitoj, kaj de tie al Tara, tra nordaj areoj, malmulte loĝataj. Post transloko de la administracio al Tjumeno la vojo rektiĝis. Meze de la 19-a jarcento laŭ ĝi estis 60 etapejoj (ruse этап) kaj 64 duonetapejoj (ruse полуэтап)[16]. Fuĝoj laŭvoje okazis malofte, ĉar tiukaze la oficiro perdis sian jaran salajron, do li venĝis la restintajn arestintojn per plej severa traktado. Pro tio ili mem malpermesis la fuĝojn kaj foje eĉ helpis trovi kaj puni la fuĝintojn[17].
En 1824–1832 setlantoj estis marŝantaj alkroĉitaj per mankatenoj al fera stango, sed tio estis malkomforte, ĉar la arestantoj havis malsaman altecon, konstanta frotado de la manoj kaŭzis frotvundojn kaj edemojn, ne eblis survesti pugnogantojn sur la alkroĉitajn manojn kaj la feraĵo estis malvarmega. La suboficiro ne rajtis laŭvoje malfermi seruron, kiu troviĝis fine de la stango, malfermota de oficiro post alveno al la fina punkto; ŝlosilo troviĝis en sigelita ŝranko. Do dum semajnoj la arestantoj, kroĉitaj al la stango, ne povis disiĝi. La komandestro de la Aparta Korpuso de Interna Gardo, Pjotr Kapceviĉ kreis specialan mankatenon, kiu 1-an de[jul.]/ 13-an de marto 1832[greg.] estis oficiale aprobita. Ekde tiam oni alkroĉis la setlantojn en mankatenoj po 3 ĝis 4 paroj al ĉeno, longa de 11 verŝokoj (48,9 cm) ĝis 1,5 arŝinoj (106,68 cm), foje po 8 aŭ 10 homoj[18].

La arestantoj je la unua ripozejo aranĝis aŭkcion, dum kiu dezirantoj povis aĉeti komercon pri manĝaĵoj, vetludoj, tabako kaj alkoholo, ks. La aĉetinto nomiĝis majdanulo (ruse майданщик). Kutime oni faris aŭkciojn post veni al sekva granda urbo, do post Tobolsko sekvis Tomsko, Krasnojarsko, Irkutsko, Nerĉinsko. Mono, ricevita per tiaj aŭkcioj, estis distribuata inter la arestantoj, malpli granda parto estis gardata de grupestro (ruse староста) por la bezonoj de la grupo[19].
En punlaborejo majdan plu ekzistis. Oni aranĝis plurajn vetludojn, de ludkartoj ĝis pedikaj konkuroj. Laŭregule, ne eblis malgajni ĉion komplete dum unu ludo — triono de la malgajnaĵoj estis redonata, same kiel ĉiuj ŝtatposedataj aĵoj (vestoj ktp). La vagabondo (ruse бродяга, do profesia krimulo) havis krediton je 1,5 arĝentaj rubloj, do por li sufiĉis meti surtablen brikon aŭ sian pugnon anstataŭ vetmono kaj oni konsideris ke temas pri tiu ĉi sumo. Unufoje monate la ŝuldoj kvitiĝis, sed la vagabondo rajtis ne pagi la sian, escepto estis nur se la majdanulo ankaŭ estis vagabondo. Se ludis unu vagabondo kontraŭ alia, li devas redoni duonon de la malgajnaĵoj kaj la malgajninto tuj pagis el tio siajn ŝuldojn[20].
Laŭvoje oni ofte interŝanĝis dokumentojn tiel ke setlanto (ruse ссыльно-поселенец) iĝis punlaborulo (ruse ссыльно-каторжанин) kun alia nomo, kion punlaborulo rekompensis per mono. La fenomeno estis tiel amasa, ke oni ordonis setlantojn, kiuj sin prezentis sub pseŭdonimo (ruse непомнящий, do ne memoranta) sendi al punlaboro por 5 jaroj dum al punlaborulo en tia situacio doni 100 vergobatojn kaj aldoni pliajn 5 jarojn[21].

La plej severaj gardantoj estis konsiderataj soldatoj dum kozakoj estis pli mildaj[22]. Soldatoj kutime havis familiojn, ofte ankaŭ plugeblajn terojn kaj falĉejojn, sed ili ne havis tempon kultivi ilin, ĉar ili konstante estis for, akompanante arestantojn dum ties marŝoj. Do ili luigis plejparton de siaj teroj kaj profitis ĉefe danke al neoficiala komerco, kadre de kiu ili mem kaj iliaj edzinoj vendis al arestantoj (oble pli koste) simplajn manĝaĵojn kaj necesaĵojn, elpostulis ŝmirponon ktp[23].
La plej estimataj en punlaborejoj estis la vagabondoj, kies vivo pasis en punlaboro kaj malliberejoj. Ili ne zorgis pri posedaĵoj, nek leĝoj, nek bonhavo, timis nenion. Rakonti pri siaj krimoj estis konsiderate maldece, sed oni estimis malliberulojn kondamnitajn al longdaŭraj kaj severaj punoj, ĉar tio supozigis gravajn krimojn. La krimoj mem estis konsiderataj parte hazardaj, parte erare aljuĝitaj, do malliberigo estis traktata kiel specifa sorto, sendependa de la volo de la malliberulo. Vagabondoj diris pri si mem: "ni manĝas almozaĵojn, ni surportas forĵetaĵojn, ni vivas per ŝtelitaĵoj" (ruse едим прошенное, носим брошенное, живём краденым)[24].
Se punlaborulo ne deziris labori, li klopodis malsaniĝi. Somere li tranĉis sian korpon (kutime ĉe la peniso), metis tien haron (la sian aŭ ĉevalan) kaj post kiam aperis inflamo, li iris la hospitalo, kutime prezentante sin kiel suferantan je sifiliso. Vintre oni trapikis la vangon per pinglo de interne kaj metis la vangon al la frosto, pro kio ĝi ŝvelis kaj inflamiĝis. Alia maniero estis ŝmiri nokte la fingron per iu ajn likvaĵo kaj meti ĝin surfrosten. Sur vundojn oni metis ordinaran pulsatilon, kaŭzante ulcerojn. Kuracistoj sciis malkaŝi tion, tamen agnoskis ke veraj sifiliso, skobio, diversaj vundoj kaj ulceroj estis tre ofta afero[25].
Iuj prenis matene anstataŭ manĝo kuleron da snuftabako, kio kaŭzis veneniĝon kun blankiĝo de la haŭto, forta korbato, malforteco kaj naŭzo. Aliaj trinkis matene kuleron da piŝtita kapsiko, kaŭzanta hernion. Post kiam la hernio ne plu necesis, ili same matene prenis po kulero da cepa suko. Kuraĝuloj englutis arĝentaĵon kaj poste saltis ĝis apero de hernio. Por ŝajnigi surdecon oni metis en la orelon miksaĵon de herba suko, mielo kaj putra fromaĝo, kiu eliĝis prezentante formon kaj odoraĉon konvinkan por kuracisto. Por kaŭzi mallongdaŭran leŭkomon oni prenis lignan pulvoron trovitan en arbotruetoj fare de vermoj, kaj blovis ĝin en la okuloj. Por fari gingivabsceson oni pikis la vangon de interne (sed ne trae) kaj poste blovstreĉis la vangojn, kunpreminte la buŝon kaj nazon, ĝis la vango aspektos malsane. Por malaperigi la gingivabsceson oni trapikis la vangon de ekstere tiel ke la aero foriris. Krurajn spamojn oni kreis, faldigante la haŭton kun tendenoj sub la genuoj kaj trapikante ĝin per nadlo kun porka vilo. Por malaperigi la muskolojn de piedo ĝis la genuo, oni streĉis la kruron sub la genuo per silka ŝnuro[26].
Komence de la 20-a jarcento transportado de malliberuloj de Moskvo al Tobolsko okupis unu monaton kaj okazis laŭ itinero: Moskvo – Niĵnij Novgorod – Permjo – Jekaterinburgo – Tjumeno — Tobolsko. De Niĵnij Novgorod al Permjo oni veturis laŭ Volgo, poste ĝis Jekaterinburgo laŭ Kamo kaj de Tjumeno marŝis al Tobolsko piede 13 tagojn[27].
Punlaborejo
[redakti | redakti fonton]Post alveno al punlaborejo (fabriko, minejo, konstruejo ks) la punlaborulo estis klasifikita kiel testato (ruse испытующийся). Malliberuloj de tiu ĉi kategorio loĝis en kazernoj, sen katenoj, sed estis atente kontrolataj de gardistoj, manĝis en sia komunumo (ruse артель). Somere la plej bonkondutaj estis liberigataj por kultivi legomejojn. Ripozon ili havis en destinitaj tagoj. Se ili kondutis bone, oni transigis ilin al la kategorio "moderuloj" (ruse воздержные) — ili rajtis loĝi en propraj domoj, havi kampojn, falĉejojn kaj pli aĝaj povis havi barbojn. Se ili kondutis malbone, oni klasifikis ilin al "malmoderuloj" (ruse невоздержные) — ili loĝis katenitaj por du monatoj en kazernoj. La plej neregeblaj, perfortemaj, ofte fuĝintaj ktp, estis klasifikataj kiel "nekorektebluloj" (ruse неисправимые) — ili loĝis katenitaj por ses monatoj en kazernoj, nokte estis enŝlosataj, laboris subgarde de militistoj kaj havis duonkapon razita. Se post duonjaro ilia konduto pliboniĝis, ili povis transiri al la "testatoj", se ili plu fikondutis, oni povis sendi ilin al montofabrikoj de Nerĉinsko. La malmoderuloj kaj nekorektebluloj ne ricevis monon pro sia laboro, ĝi estis uzata por aĉeti vestojn por ili[28].
En Nerĉinsko laŭ reguloj ĝismortaj arestantoj de la 1-a kategorio devis resti en prizono 8 jarojn. Kondamnitaj al punlaboroj por 15 ĝis 20 jaroj (1-a kategorio) restis en prizono 4 jarojn, kondamnitaj por 12 ĝis 15 jaroj (2-a kategorio) restis en prizono 2 jarojn, kondamnitaj al 6 ĝis 8 jaroj — 1,5 jaron, kondamnitaj por 4 ĝis 6 jaroj — 1 jaron. Se dum la restado en prizono ili plibonigis sian konduton, oni klasifikis ilin kiel "korektiĝantaj" (ruse исправляющиеся). Punlaboruloj de la 1-a kategorio post 3 jaroj (tiuj de la 3-a kategorio — post 1 jaro) povis ricevi permeson loĝi en laboristaj aŭ eĉ propraj domoj, tio dependis de ilia estraro[29].

En la plej ekstremaj kazoj, la miskondutaj punlaboruloj estis ĉenataj al ĉarumoj aŭ muro. La plej terura estis konsiderata ĉenado al muro, ĉar tio signifis solulan malliberigon. Kutime ĝi daŭris ĝis 5 jarojn, sed foje ĝis 10. Ili ne laboris, kvankam ofte petegis eblecon plenumi la plej pezajn laborojn nur por eliri la ĉelon. Post fini tiun ĉi punperiodon ili estis translokataj al kazernoj, kie ili restis poreterne piedkatenitaj, ankaŭ senlabore. Kelkfoje oni provis anstataŭigi la murĉenadon per restado en malluma kelo, sed la arestantoj petis reĉenigi ilin al la muro sed en lumata ĉambro. La ĉeno kutime estis 3 arŝinojn (213,36 cm) longa, la piedkatenoj 5,5 pundoj (2,25 kg). Ĉambroj de la murĉenitoj estis la plej puraj kaj prizorgitaj, ĉar ilia purigado kaj beligado estis la sola ebla aktivado de iliaj loĝantoj. La plej nekorekteblaj ricevis sur la manojn ankaŭ feran folion nomitan "vulpo" (ruse лиса), kiu estis 1,5 pudojn (24,57 kg) peza kaj malebligis eĉ marŝi tra la ejo — tiaj malliberuloj ege malofte postvivis sian puntempon[30].
Ekzistis ankaŭ sekretaj arestantoj, kiuj ĉiam restis en apartaj keloj kaj eĉ kaze de plej grava malsano ne rajtis forlasi ilin, sed estis kuracataj ene[31].
Apud punlaborejoj formiĝis grandaj setlejoj, aĉe prikonstruitaj, malriĉaj, enloĝitaj de ekzilitoj kaj eks-punlaboruloj. Kaze de ebleco ili edziĝis al virinoj el la sama medio. Tiaj kvartaloj nomiĝis kutime Terebilovka (Rabejo), Jurdovka (samnoma kartoludo), Kokuj ks. Tie funkciis kontraŭleĝaj ludejoj kaj drinkejoj, estis fabrikataj falsaj bankbiletoj kaj dokumentoj, estis vendataj oro kaj arĝento ŝtelitaj dum minado. Tiuj ĉi valormetaloj estis forsendataj per kozakoj, kies edzinoj kaj filinoj poste kaŝis ilin en arbaroj kaj serĉis aĉetantojn, kutime trapasante longan vojon de negocisto (vera aĉetanto) ĝis ties neoficialaj komisiitoj, ĉiu el kiuj forte marĉandis kaj malaltigis la prezon. Fine la oro kaj arĝento estis elterigataj, post kio profesiaj kontrabandistoj (Argunaj kozakoj kaj karimoj) transportis ĝin al mongoloj por interŝanĝi kontraŭ teo, siavice portata al Rusio kaj vendata. Foje oni faris el kontrabandaj metaloj falsajn monerojn, kies kvalito estis pli bona ol tiu de la oficiale produktitaj[32].
Se punlaborulo grave damaĝis sian sanon kaj ne plu povis labori kaj/aŭ kondutis sufiĉe bone, oni povis lasi lin serĉi nutradon memstare, tiaj punlaboruloj nomiĝis "nutrataj" (ruse пропитанные). Ili vagadis, foje laboris por iu, plejparte ŝtelis kaj friponis, ofte fuĝis[33].
Fuĝoj
[redakti | redakti fonton]
Laboro en la minejoj kaj fabrikoj estis ekstreme peza, vivkondiĉoj malbonaj, vestoj kaj nutrado aĉaj. Punlaboruloj ofte fuĝis por akiri liberon aŭ almenaŭ ĝui ĝin dum sufiĉe longa tempo, speciale en varma periodo[34]. Arestanto, fuĝinta de transita prizono, ne estis aktive serĉata, sed fuĝintoj de punlaborejoj estis serĉataj kiel danĝeraj krimuloj. Post kapti ilin krom piedaj kaj manaj katenoj fojfoje oni metis sur iliajn manojn ankaŭ feran folion nomitan vulpo (ruse лиса, lisa), kiu pezis unu ĝis du pudojn (16–32 kg)[35].
Fuĝis oni kutime printempe aŭ somere, malofte aŭtune kaj maloftege vintre. Antaŭ ol fuĝi oni akumulis necesaĵojn en kaŝejo (ruse хоронушка), lerte farita en mallibereja planko aŭ muro, kaj monon kaŝitan en vestoj. Komenco de la fuĝoperiodo koincidis kun reapero de kukoloj kaj ties kantoj, do eŭfemisme oni nomis la fuĝon "iri al generalo Kukuŝkin [Kukolulo]" aŭ "iri por aŭskulti kukolajn kantojn"[36]. En 1847–1857 en Nerĉinska distrikto de fabrikoj fuĝis 2 841 punlaboruloj, sen kalkuli 22 virinojn kaptitajn kaj punitajn en la fabrikoj. Je la 1-a de januaro 1859 kiel fuĝintoj de la lastaj 11 jaroj estis registritaj 24% de la punlaboruloj kaj ekzilitoj[37].
Lokaj kozakoj kaj kamparanoj kutime helpis la fuĝintojn, parte pro kompato, parte pro bezono je laborfortoj, do oni dungis ilin kiel laboristojn kontraŭ nutrado. La fuĝintoj kutime kondutis kviete kaj maksimume evitis la konfliktojn, nur foje ŝtelante aŭ rabante pro ekstrema malsato kaj mizero, sed eĉ tiukaze preferante ŝtatajn posedaĵojn, ne privatajn. Pro tio la siberiaj vojoj estis konsiderataj oble pli sekuraj ol tiuj en Rusio, malgraŭ abundo de la fuĝintaj krimuloj[38]. Fojfoje fuĝintoj transiris limon kun la Ĉina imperio, kie kaze de kapto ili havis elekton: iĝi regatoj de la ĉina imperiestro aŭ esti fordonitaj al la Rusia imperio. Multaj elektis la unuan vojon kaj ekloĝis en Ĉinio[39].
La plej danĝeraj estis konsiderataj areoj enloĝitaj de burjatoj, kiuj ĉasis la fuĝintojn kvazaŭ bestojn pro ĝenerala malŝato kaj kiel predon, kies vestojn ili profitis. "Maldika fuĝinto estas pli bona ol dika ibekso" (ruse Худенький беглый лучше доброй козы) diris la burjatoj, aludante ke la ibekso donas unu felon dum la fuĝintoj kelkajn (ĉemizo, jako, pelto ks)[40]. Ĉasi ĝibulon (ruse горбач), kiel oni nomis la fuĝintojn pro iliaj dorsosakoj, estis tradicia okupo de burjatoj simila al la bestoĉasado. Kiel predo servis posedaĵoj de la fuĝintoj (ruse лопатина) kaj iliaj vestoj. Speciale lertaj kaj furiozaj homĉasantoj estis konsiderataj karimoj (ruse карымы) kiel oni nomis metisojn, naskiĝintaj de gepatroj unuflanke rusaj kaj aliflanke burjataj, mongolaj aŭ tunguzaj[41]. Pri tio okupiĝis ankaŭ rusaj kamparanoj[42].
Krasnojarskon oni klopodis eviti kiel la urbon tro severan al la punlaboruloj dum Tomsko estis konsiderata sufiĉe komforta kaj milda, do la fuĝintoj ofte haltis tie por ripozi, kion akompanis ŝteloj, diboĉoj kaj murdoj[43]. Poste, marŝante laŭ la Baraba stepo, la fuĝintoj estis malkaŝe venantaj tra la setlejoj, kies loĝantoj grandparte estis posteuloj de ekzilitoj, kaj traktis ilin kompateme. Virinoj tradicie metis sur specialan breton, faritan ekstere ĉe la fenestro turnita surstraten, panon kaj aliajn manĝaĵojn. Laŭlonge de la vojoj oni plantis pizon kaj rapon por ke la fuĝintoj havu nutraĵojn[44].
Ekzekutoj
[redakti | redakti fonton]
Ekzekutistoj estis kutime dungataj inter la arestantoj, do punlaboruloj. Ili loĝis en aparta ĉambro ĉe la gardejo en malliberejo. Krom salajro ili profitis multnombrajn neoficialajn pagojn fare de arestantoj, jen regulajn, jen ligitajn al ekzekuto de punlaboruloj. De la ekzekutisto (ruse палач, ruse кат) dependis kiom forta, longdaŭra kaj damaĝa estos la korpopuno, foje la vivo de la punato mem, do oni klopodis akiri lian favoron. La ekzekutisto estis publike estimata persono, kiun la arestantoj nomis per persona kaj patra nomoj, foriginte la ĉapojn kaj kapokline. Ili ĝuis abundan nutradon, kutime estis dikaj, fortaj, orgojlaj kaj ofte plendis pri malsufiĉo de laboro. La ekzekutisto povis peti la oferojn ankaŭ de civiluloj, irante tra bazaro kaj gurdante: "Donu pagon al la ekzekutisto!" (ruse давайте кату плату), kion ĉiuj obeis pro timo iam trafi liajn manojn kaj esti venĝitaj kaze de nepago. Sed post fini sian punperiodon kaj transformiĝi je setlistoj, la ekzekutistoj tuj perdis la tutan estimon de la eksteruloj, loĝis aparte, ignorataj kaj mokataj de ĉiuj, ne havis eblecon edziĝi al lokaj virinoj kaj en plej bona kazo serĉis edzinon inter indiĝenoj. Kutime la ekzekutistoj prenis familinomon Barĥatov omaĝe al la fama ekzekutisto el Moskvo[45].
Sovetunio
[redakti | redakti fonton]Punlaboro (ruse каторга) estis likvidita post la Oktobra revolucio, sed reaperis kiel speco de puno la 22-an de aprilo 1943 kaj ekzistis ĝis la 21-a de februaro 1948. Ĝin enkondukis la ukazo de la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio "Pri punrimedoj rilate ŝtatperfidulojn de la patrujo kaj perfidulojn kaj pri enkonduko por tiuj ĉi personoj de punlaboro kiel puno". Tio estis reago al neceso aparte puni homojn, kiuj kunlaboris kun nazioj dum la Dua mondmilito.
En Esperanto aperis
[redakti | redakti fonton]- Politika Malliberulo. Unutagaĵo dediĉita al la afero de politikaj malliberuloj en rusa regno kun speciala konsidero « la Katorgon ». Eld.D-ro Zygmunt Marek, Krakovo. 1912(?).
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Russian History, Arkivigite je 2018-11-28 per la retarkivo Wayback Machine Bucknell University, 2008.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 38. ISBN = 978-5-91409-417-8.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 140. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 25. ISBN =.
- ↑ 5,0 5,1 Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 26. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 20–25. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 3–10. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 19. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 22. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 22–29. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 32–33. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 33. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 33–34. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 64–65. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 68. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 68–71. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 72. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 34–35. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 36–38. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 116–119. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 44–45. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 47. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 66–68. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 129–131. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 137–139. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 140–141. ISBN =.
- ↑ Риве, З. Э.. (2017) Тобольский острог (ruse), p. 184. ISBN = 978-5-91409-417-8.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 250–253. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 253–254. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 259–264. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 266–267. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 267–282. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 286–292. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 168. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 174–176. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 181–183. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 186. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 196–197. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 200. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 202–204. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 214. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 210–212. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 236–237. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 237–239. ISBN =.
- ↑ Максимов, С. В.. [1862] (1908) Сибирь и каторга // Собрание сочинений С.В. Максимова, с портретом и вступительным очерком о его жизни и литературной деятельности П.В. Быкова, 4‑a eldono 1 (ruse), p. 389–394. ISBN =.