Saltu al enhavo

Katrina Kaif

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katrina Kaif
Persona informo
Katrina Kaif
Naskonomo Katrina Rosemary Turcotte
Naskiĝo 16-an de julio 1983 (1983-07-16) (42-jaraĝa)
en Brita Hongkongo
Lingvoj hindiaangla vd
Loĝloko Mumbajo vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Isabel Kaif Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Vicky Kaushal (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmaktoro
modelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 2003– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katrina KAIF (hindie कत्रिना कैफ़, antaŭe nomita Katerina Turquotte (ankaŭ literumita Turcotte), naskita la 16-an de julio 1983 en Honkongo) estas brita modelo kaj aktorino kiu iĝis konata per filmoj de Bolivudo. Krom filmoj en la hinda, ŝi ankaŭ aktoras en teluguaj kaj malajalaj filmoj [1][2][3].

Ŝi naskiĝis en Honkongo de hinda patro kaj brita patrino. Ŝi havas sep gefratojn. Ŝi kreskis en Havajo, kaj komencis sian modeladkarieron je dek kvar en juvelaĵa reklamkampanjo. Ŝi tiam daŭre laboris kiel modelo en Londono. Ŝi tiam estis malkovrita fare de la reĝisoro Kaizad Gustad, kiu donis al ŝi rolon en la filmo Boom (2003). Post tio, ŝi translokiĝis al Mumbajo, kie produktoroj komence estis hezitemaj doni al ŝi rolojn, ĉar ŝi ne parolis la hindan flue. Multaj produktantoj tial elektis sinkronigi ŝiajn scenojn. En la plej multaj el la filmoj, en kiuj ŝi aperas, oni do ne aŭdas ŝian voĉon, sed voĉaktorinon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]