Katskil-Montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por simila titolo vidu Catskill.
Katskil-Montaro
(Catskill Mountains)
montaro
Centra Katskil-Montaro ekde suda Ĝemeloj-Pinto
Ŝtato Usono
Regiono Nov-Jorkio
Parto de Alegana Altebenaĵo
Plej alta punkto Slajd-Monto
 - alteco 1 266 m s. m.
 - koordinatoj 41° 59′ 55″ N 74° 23′ 11″ U / 41.99861 °N, 74.38639 °U / 41.99861; -74.38639 (mapo)
Longo 180 km (111,8 mi)
Larĝo 165 km (102,5 mi)
Geologia konsisto Sedimenta rokaĵo
Orogenenezo
montariĝo
Devonio, Misisipa epoko
Biomo Mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
Mapo de la ĉefaj regionoj de nordorientaj Apalaĉaj Montoj, kun Katskil-Montaro kiel "C".
Mapo de la ĉefaj regionoj de nordorientaj Apalaĉaj Montoj, kun Katskil-Montaro kiel "C".
Mapo de la ĉefaj regionoj de nordorientaj Apalaĉaj Montoj, kun Katskil-Montaro kiel "C".
Vikimedia Komunejo: Catskill Mountains

Katskil-Montaro, areo en Nov-Jorkio al nordokcidento de Novjorko kaj sudokcidento de Albany, estas matura tratranĉita altebenaĵo, levigita regiono kiu poste estis erodita en krudan terenon. Ĝi estas orientena daŭrigo, kaj la plej alta zono de Alegana Altebenaĵo [1]. Kelkfoje ĝi estas konsiderita kiel etendaĵo de Apalaĉaj Montoj en ne-metropola Nov-Jorkio, kvankam geologie ili ne interrilatas. Katskil-Montaro situas okcidente de la Hudsono kaj troviĝas en la perimetroj de ses distriktoj (Otsego, Delaware, Sullivan, Schoharie, Greene, kaj Ulster). Katskil-Montaro ankaŭ estas fiziografia sekcio de pli vasta Apalaĉ-altebenaĵa Provinco, kiu siavice estas parto de pli granda Apalaĉ-fiziografia Divizio [2]. La montaro troviĝas en la ekoregiono alegan-altaĵaj arbaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. REGIONAL TOPOGRAPHY. Catskills GIS Atlas. Catskill Center. Arkivita el la originalo je 2009-10-29. Alirita 2009-10-12. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-29. Alirita 2011-10-16.
  2. Physiographic divisions of the conterminous U. S.. U.S. Geological Survey. Alirita 2007-12-06.