Katulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katulo
Persona informo
Gaius Valerius Catullus
Naskiĝo 82 a. K.
en Verono
Morto 54 a. K.
en Romo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Familio
Dinastio Valerii Catulli vd
Amkunulo Clodia vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo latina poezio vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Carmina, 1554

Katulo (ĉirkaŭ 82 a. K. - mortis en 54 a.K.), latine Gaius Valerius Catullus [GAJ-us va-LER-i-us ka-TU-lus], estis unu el la plej influahavaj romiaj lirikaj poetoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Katulo naskiĝis en Verona; pri lia kroma vivo ni ne havas multajn informojn. El liaj poemoj ni scias, ke la poeto havis kontaktojn kun elstaraj romiaj personecoj de sia tempo, interalie kun Cezaro kaj Metelo. Grava temo de liaj poemoj estas la amora afero kun virino, kiun la poeto nomas Lesbia. La latina aŭtoro Apulejo, kiu vivis en la dua jarcento p. K., skribas ke la vera nomo de tiu virino estis Clodia. Nuntempaj filologoj do identigis ŝin kun diversaj fame konataj virinoj de la vivtempo de Katulo, interalie kun Clodia, edzino de Quintus Caecilius Metellus Celer, ŝia kuzo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

116 poemoj de Katulo estas postlasitaj, konservitaj en unu (antikva) volumo eksterordinare ampleksa. En la romia epoko ekzistis pli da liaj poemoj. Verkitaj ili estas en versoj de diversaj tipoj; nur du el ili estas iom pli longaj ( t. n. "epyllia"; epopeetoj). La temoj tre varias: Katulo skribas pri amo, amoro, parencoj, amikoj kaj malamikoj - foje ĝentile, foje draste kaj amare - sed ankaŭ pri poezio. Plej konata eble estas lia epigramo komenciĝanta "Odi et amo..." ("Mi [samtempe] malamas kaj amas...").

Literaturhistoria signifo[redakti | redakti fonton]

Katulo estis la unua romia poeto, kiu sukcesis adapti formojn de malgrandaj poemoj al la romia literaturo. Samtempuloj kalkulis lin inter la "novuloj" (Cicerono, kritike: "poetae novi", greke "νεώτεροι", t.e. "(tro)modernuloj"). Modeloj de tiu poeta skolo estis ne nur arkaikaj helenaj poetoj kiel Sapfoa kaj Arĥiloĥo, sed ankaŭ pli postaj helenismaj kiel Kalimako de Kireno. - Impona estas la pasio kaj la individueco de Katulo, kvankam posta poeta generacio certe superis lin rilate elegantecon de stilo kaj "purecon" de versoj (ekz. Horacio).

La poezio de Katulo estis tute forgesita ĝis ĝi estis retrovita en la mezepoko, kaj de tiam ĝi kortuŝis, ĝojigis kaj ankaŭ ŝokis tiujn, kiuj eklegas ĝin. Malgraŭ ke miloj da jaroj apartigas nin de ĉi tiu roma nobelo, kaj tamen estas tiel facile identigi kun li pri liaj amaferoj.

En la Renesanco estis verkita tuta amaso da ampoezio, laŭ lia inspiro. Fama tiuterena verkisto estas Ĵano Sekundo el Nederlando. Konsiderinda estas la influo de la verkoj de Katulo al postaj jarcentoj - rimarkinde estas ekz., ke la komponisto Carl ORFF (1895-1982) komponis melodiojn kaj orkestran muzikon por kelkaj el la poemoj de Katulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

teksteldono:

  • Catullus; eld. M. Schuster k. W. Eisenhut, Leipzig (Germanio) 1958 (latina teksto)
  • Catull ; eld. W. Kroll, Stuttgart (Germanio) 1968 (latina teksto kun riĉa germanlingva komentario)

en Esperanto aperis:

  • Parto de la konataj poemoj de Katulo estis eldonitaj sub titolo: Amo malamo. Esperantigis Gerrit Berveling. Breda. 1991. 24 paĝoj. Vidu ankaŭ en Antologio Latina, vol. 1, p. 224-250.