Katulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Katulo (ĉirkaŭ 82-54 a.K.), latine Gaius Valerius Catullus [KAJ-us va-LER-i-us ka-TU-lus], estis unu el la plej influahavaj romiaj lirikaj poetoj.

Vivo

Katulo naskiĝis en Verona; pri lia kroma vivo ni ne havas multajn informojn. El liaj poemoj ni scias, ke la poeto havis kontaktojn kun elstaraj romiaj personecoj de sia tempo, interalie kun Cezaro kaj Metelo. Grava temo de liaj poemoj estas la amora afero kun virino, kiun la poeto nomas Lesbia. La latina aŭtoro Apulejo, kiu vivis en la dua jarcento p. K., skribas ke la vera nomo de tiu virino estis Clodia. Nuntempaj filologoj do identigis ŝin kun diversaj fame konataj virinoj de la vivtempo de Katulo, interalie kun Clodia, edzino de Quintus Caecilius Metellus Celer, ŝia kuzo.

Verkoj

116 poemoj de Katulo estas postlasitaj, konservitaj en unu (antikva) volumo eksterordinare ampleksa. En la romia epoko ekzistis pli da liaj poemoj. Verkitaj ili estas en versoj de diversaj tipoj; nur du el ili estas iom pli longaj ( t. n. "epyllia"; epopeetoj). La temoj tre varias: Katulo skribas pri amo, amoro, parencoj, amikoj kaj malamikoj - foje ĝentile, foje draste kaj amare - sed ankaŭ pri poezio. Plej konata eble estas lia epigramo komenciĝanta "Odi et amo..." ("Mi [samtempe] malamas kaj amas...").

Literaturhistoria signifo

Katulo estis la unua romia poeto, kiu sukcesis adapti formojn de malgrandaj poemoj al la romia literaturo. Samtempuloj kalkulis lin inter la "novuloj" (Cicerono, kritike: "poetae novi", greke "νεώτεροι", t.e. "(tro)modernuloj"). Modeloj de tiu poeta skolo estis ne nur arkaikaj helenaj poetoj kiel Sapfoa kaj Arĥiloĥo, sed ankaŭ pli postaj helenismaj kiel Kalimaĥo. - Impona estas la pasio kaj la individueco de Katulo, kvankam posta poeta generacio certe superis lin rilate elegantecon de stilo kaj "purecon" de versoj (ekz. Horacio). Tamen konsiderinda estas la influo de la verkoj de Katulo al postaj jarcentoj - rimarkinde estas ekz., ke la komponisto Carl ORFF (1895-1982) komponis melodiojn kaj orkestran muzikon por kelkaj el la poemoj de Katulo.

En la Renesanco estis verkita tuta amaso da ampoezio, laŭ lia inspiro. Fama tiuterena verkisto estas Jano Sekundo el Nederlando.

Vidu ankaŭ

Literaturo

teksteldono:

  • Catullus; eld. M. Schuster k. W. Eisenhut, Leipzig (Germanio) 1958 (latina teksto)
  • Catull ; eld. W. Kroll, Stuttgart (Germanio) 1968 (latina teksto kun riĉa germanlingva komentario)

en Esperanto aperis:

  • Parto de la konataj poemoj de Katulo estis eldonitaj sub titolo: Amo malamo. Esperantigis Gerrit Berveling. Breda. 1991. 24 paĝoj. Vidu ankaŭ en Antologio Latina, vol. 1, p. 224-250.