Kavalireco de Senmakula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavalireco de Senmakula
religia ordeno • international association of the faithful
Komenco 16-a de oktobro 1917 vd
Fondinto(j) Maksimiliano Kolbe vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Kavalireco de Senmakula (lat . Militia Immaculatae, mall. MI) estas internacia katolika movado por evangeliismo, fondita de sankta Maksimiliano Kolbe en 1917, asociiginta homojn de bona volo persone dediĉitajn al la servo de Dio per la Senmakula Virgulino.

Maksimiliano Kolbe en 1936.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum siaj studoj en Romo, en 1917, Maksimiliano Kolbe estis atestanto de manifestacio de framasonoj, kiuj festis 300 jarojn en tiu jaro. En la procesio ili portis standardojn kun kontraŭ-ekleziaj sloganoj, kiuj kortuŝis persone Maksimilianon. Poste li decidis starigi movadon kies ĉefa celo estus batali malbonon kaj framasonaron, sed ne per forto, sed per preĝo kaj restarigo de moralaĵoj.

Li parolis kun siaj fratoj, kiuj pensis simile pri la afero, kaj ili decidis starigi la organizon. La sep fondantaj fratoj oficiale renkontiĝis la 16-an de oktobro 1917, kaj ili redaktis la statutojn de la kavalireco. La fratoj komencis regule renkontiĝi kaj disvastigi la ideojn de la kavalireco, komence ĉefe en la seminario de romaj minoritanoj, poste pli vaste inter fideluloj.

En la 28-a de marto 1919, papo Benedikto la 15-a donis parolan benon al la membroj de la MI, kaj baldaŭ poste la Ĝenerala Vikario de la Minoritanordeno, p. Dominiko Tavani. La MI movado estis oficiale konfirmita en la nomo de la Eklezio tra kardinalo Bazilo Pompilj la 2-an de januaro 1920.

La movado disvastiĝis rapide ĉefe en Pollando, Italio kaj Rumanio. En Pollando, MI disvastigis ĉefe Maksimiliano Kolbe, kiu ekde januaro 1922 eldonis la revuon Rycerz Niepokalanej (Kavaliro de Senmakula). La Nacia MI-Centro en Pollando estas en Niepokalanów, minoritata monaĥejo, ekde 1927, kiun Maksimiliano konstruis kiel presilon kaj por la komunumaj fratoj, kiuuj volis aldoni sin aparte al la Senmakula. Ĉi tiu monaĥejo baldaŭ fariĝis monaĥejo kun la plej granda nombro de monaĥoj en la mondo.

Nuntempe la Internacia Centro de Kavalireco de Senmakula situas en Romo. Ĝi estas estrita de prezidanto Angela Morais.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa celo estas persona konsekro al la Virgulino Maria, portanta kaj disvastiganta la Miraklan Medalon, personan konvertiĝon kaj preĝon: "Ho Maria, sen peko koncipita, preĝu por ni kiuj vin petas kaj por ĉiuj kiuj al Vi ne venas, kaj ĉefe por la malamikoj de la Sankta Eklezio kaj por ĉiuj kiuj al vi sin rekomendas.[1] "Kavaliroj per lia sindediĉo strebas al" konvertiĝo de pekuloj kaj tiuj, kiuj ne konis Kriston, precipe la konvertiĝo de la malamikoj de la Eklezio kaj la sanktigo de ĉiuj sub la protekto kaj per la Virgulino Maria Senmakula."[2] La fondinto tre interesiĝis pri la konvertiĝo de la framasonoj kaj la korekto de la malbono.

Rilataj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. [1] Arkivigite je 2021-01-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. [2]