Kavaliro Kay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sir Kay rompas sian lancon dum la konkurso, fare de Howard Pyle.

Kavaliro Kay (kimre, Cai, Kai aŭ Kei), seneskalo de Reĝo Arturo.

Li estis la filo de Kavaliro Ector, vartopatro de Arturo mem. Inicie Arturo estis la eskviro de Kay. Dum turniro en Londono, Arturo eltiris "la Glavon en la Ŝtono", kiun neniu alia sukcese eltiris. Kay pretendis ke faris tion, sed fine konfesis la veron. Tuj ĉiuj agnoskis Arturon reĝo de Britio.

Kay lojale servis Arturon, sed havis reputacion pro koleremo, fanfaronemo kaj malĝentileco.