Kaverno Covalanas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Monda heredaĵo de UNESKO
Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio
Monda heredaĵo

Cueva de Covalanas.jpg
Enirejo de la kaverno
Lando Flago-de-Hispanio.svg Hispanio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, iii
Fonto 310
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 43° 14′ 45″ N, 3° 27′ 8″ U43.2457-3.45213Koordinatoj: 43° 14′ 45″ N, 3° 27′ 8″ U
Registra historio
Registrado 2008  (32-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Kantabrio

Geografia lokigo sur la mapo : Hispanio

* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO

La Kaverno Covalanas [kobalanas] (hispane Cueva de Covalanas) estas kaverno kun prahomaj pentraĵoj, en municipo Ramales de la Victoria (Kantabrio, norda Hispanio). Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio». Ĝi situas en alta rokaĵo, 2 kilometrojn for de la vilaĝo.

Samkiel aliajn kavernojn en tiu areo, ĝin malkovris Hermilio Alcalde del Río kaj Lorenzo Sierra en 1903. Ĝi ne estis hazarda malkovro: post famiĝo de la pentraĵoj de la kaverno Altamira, oni serĉadis plurajn en aliaj kavernoj de Kantabrio. Verkite de Alcalde del Río, aperis en 1906 la unuaj raportoj pri la kaverno. Poste, en 1911, aprris novaj raportoj, verkite de ambaŭ malkovrintoj kaj Henri Breuil. La kaverno tuj iĝis tre fama kaj en 1924 ĝi iĝis Nacia Monumento en Hispanio. Fakuloj de la Universitato de Kantabrio plu esploras ĝin.

Kopio de pario kun cervinoj (Prahistoria Parko de Teverga).

En la enirejo estas granda rokŝirmejo. De tie naskiĝas du paralelaj galerioj. Tiu dekstra havas la prahistoriajn artaĵojn, kiuj famigis la kavernon. De geologia kaj speleologia vidpunkto ĝi ne estas interesa kaverna formaĵo. En la dekstra galerio estas granda nombro da ruĝkoloraj pentraĵoj. Inter ili abundas cervinoj de diversaj grandecoj. Ili rigardas eksteren kaj maleksteren de la kaverno. Oni pentris figurojn per tujapudaj punktoj. Krom 20 cervinoj, ankaŭ estas ĉevalo, uro, boaco kaj neidentigitaj besto-partoj, kiel kapo aŭ dorso, kies signifon oni ne konas.

En diversaj esploroj de la teraj tavoloj de la plafono oni malkovris neniun restaĵon, kiu indikas loĝadon en la kaverno. Tial oni supozas, ke la kavernon oni uzis plej eble kiel sanktejon.

La kaverno situas en alta parto de rokaĵo.

La kaverno estas vizitebla kun gvidisto grupe de maksimume sep homoj. Proksime de la kaverno estas parkejo. De la parkejo, post 15-minuta superira marŝo, oni atingas akceptejon por vizitantoj kaj la kavernon mem.