Kaverno Hornos de la Peña
Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
![]() | ||
Modelo de gravuraĵoj en la kaverno Hornos de la Peña | ||
Lando | ![]() | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | i, iii | |
Fonto | 310 | |
Regiono** | Eŭropo | |
Geografia situo | 43° 15′ 40″ N, 4° 1′ 47″ U (mapo)43.2611-4.02972Koordinatoj: 43° 15′ 40″ N, 4° 1′ 47″ U (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 2008 (32-a sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La kaverno Hornos de la Peña (Fornoj de la Roko) estas kaverno kun prahoma arto en Kantabrio (norda Hispanio). Agnoskite de Unesko kiel Monda Heredaĵo ekde 2008, ĝi estas parto de la lokaro je nomo «Kaverno Altamira kaj paleolitika kaverna arto de norda Hispanio».[1] La gravuraĵoj de la kaverno datiĝas je antaŭ pli ol 30 000 jaroj, de periodo de Meza Paleolitiko ĝis Neolitiko. Ĝi situas en municipo San Felices de Buelna, en kvartalo Tarriba.
La kaverno estis loĝita de neandertalaj homoj kaj homoj de Kro Magnon. Malsame al multegaj proksimaj kavernoj, en tiu ĉi estas pluraj gravuraĵoj, sed neniuj pentraĵoj. En la plej ekstera muro estas la plej antikvaj artaĵoj kreitaj de prahomo en la Kantabra Kornico, kiuj apartenas al Aŭrignacio. Inter ili plej rimarkindas profunde gravurita ĉevalo.
En diversaj internaj muroj, jam en 60-metra profundeco ekde la enirejo, estas gravuraĵoj de bovoj, cervoj, kapro kaj eĉ boaco. La gravurinto aŭ gravurintoj faris la desegnojn per manoj sub argilo, tenante grifelon per buŝo. Granda parto de la gravuraĵoj estas tipaj al malfrua periodo de Magdalenio. En la plej profunda ejo de la kaverno ekzistas homo-formaj gravuraĵoj.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Cave of Altamira and Paleolithic Cave Art of Northern Spain (angle). UNESCO Culture Sector. Alirita 17-02-2013.