Kaverno Wonderwerk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kaverno Wonderwerk' estas arĥeologia trovejo en sudafrika provinco Nordkap, ĉ. 45 km sude de Kuruman, sur la orienta flanko de Kuruman Hills. En la granda kaverno oni trovis praepokajn artaĵojn en multaj grundaj tavoloj, inter ili ŝtonajn aparatojn.

Ĝi estas Nacia Heredaĵejo, kontrolita de McGregor Museum en Kimberley. Geologie, ĝi estixgas per erodo kaj etendiĝas horizontale ĉ. 140 m en la monton, havante 2400 kvadratajn metroj de areo. La akumulitaj deponaĵoj ene de la kaverno dikas 7 m, reflektante la naturan sedimentan procezon dum periodo de ĉ. 2 milionoj da jaroj. La elfosado komenciĝis en la 1940-aj jaroj, post kiam oni trovis ŝtonajn ilojn post minado de vesperta guano. Oni trovis ankaŭ pruvaĵon pri kona uzo de fajro jam en tavoloj el pli ol milionjarojn aĝa.

Wonderwerk signifas “miraklo” en la afrikansa lingvo.