Saltu al enhavo

Kavernulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kavernulo
klaso da organismoj konataj sub iu komuna nomo Redakti la valoron en Wikidata
kavernloĝanto
Informoj
v • d • r
Le Moustier Neandertaloj (Charles R. Knight, 1920)

Kavernulo estas tradicia figuro (arketipa rolulo) reprezentanto de primitivaj homoj en la Paleolitiko. En Anglalingvio, la popularigo de la rolulo datiĝas de la frua 20-a jarcento, kiam neandertaloj estis populare priskribitaj kiel "simiaj" aŭ "homsimisimilaj" fare de Marcellin Boule [1] kaj Arthur Keith. [2]

La termino "kavernulo" havas sian taksonomian ekvivalenton en la nun malnoviĝinta dunoma klasifiko de Homo troglodytes (Linnaeus, 1758).[3] Ĝi foje estas uzata familiare por rilati al neandertaloj aŭ kro-magnonoj (homo sapiens de la paleolitika epoko) kaj devenas de la asocio inter fruaj homoj kaj kavernoj, ekzempligita per kavernaj pentraĵoj.

Sed la termino estas malpreciza ĉar ne ĉiuj homoj de tiu periodo vivis en kavernoj. La kavernoj simple bone konservis siajn artefaktojn, eĉ se ili estis trovitaj milojn da jaroj poste.

La termino ankoraŭ vivas kiel stereotipo en la mensoj de multaj kaj estas uzata en popola kulturo, ekzemple en la bildstrioj B.C. kaj Alley Oop, kaj en la desegnofilmo The Flintstones.

Kavernuloj estis tradicie prezentitajj kiel harplenaj, portante rob-similajn vestojn faritajn el besta haŭto aŭ felo kaj tenatajn per ŝultrobendo sur unu flanko, kaj portante grandajn, konusformajn klabojn. Ili ofte estas portretitaj kiel agresemaj, malafablaj kaj neinteligentaj.

Familiarmaniere, la termino "kavernulo" ankoraŭ estas aplikata al homoj kun arkaikaj aŭ ekstreme malbonaj manieroj. La termino "virkaverno" rilatas al kaverno-simila retiriĝejo kaj ankaŭ aludas al la stereotipo de la kavernulo.

Kavernulo ĉasanta brunan urson. Librilustraĵo de nekonata artisto por La Kaverna Knabo de la Ŝtonepoko (1907).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Ape-like or human? Disagreement erupts over Neanderthal posture (angle) (25 February 2019). Arkivita el la originalo je 2020-08-13. Alirita 2020-04-13 .
  2. ↑ (1932-06-01) “Early Man in Palestine”, Nature (en) 129 (3268), p. 898. doi:10.1038/129898b0. Bibkodo:1932Natur.129R.898..
  3. ↑ . The Caveman's Home Was Not a Cave (2013-12-05). Arkivita el la originalo je 2018-08-14. Alirita 2020-04-13 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]