Kašperské Hory

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kavrlík (Kašperské Hory))
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49°08′38″N 13°33′18″E  /  49.14389°N, 13.555°O / 49.14389; 13.555 (Kašperské Hory)
Kašperské Hory
germane: Bergreichenstein
urbo
Kašperské Hory od Liščího vrchu.jpg
Kašperské Hory vidata de Liščí vrch
Kašperské Hory CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Kašperské Hory
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava
Konata loko Kašperk
Situo Kašperské Hory
 - alteco 758 m s. m.
 - koordinatoj 49°08′38″N 13°33′18″E  /  49.14389°N, 13.555°O / 49.14389; 13.555 (Kašperské Hory)
Areo 44,12 km² (4 412 ha)
Loĝantaro 1 458 (01.01.2015)
Denseco 33,05 loĝ./km²
Unua skribmencio 1337
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 341 92
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0322
NUTS 5 CZ0322 556432
Katastraj teritorioj 8
Partoj de urbo 9
Bazaj sidejunuoj 9
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kašperské Hory
Retpaĝo: www.sumavanet.cz/khory/
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kašperské Hory (ĉeĥe, prononcu Kaŝperske Hori, germane Bergreichenstein, prononco [BERKrajhnŝtajn], historie ankaŭ Reichenstein) estas urbo kaj eksa minejurbo en Ĉeĥio, situanta en sudokcidenta Bohemio, en distrikto Klatovy, proksime al la supra fluo de la rivero Otava. Grava turisma centro, elirloko al centra, plej multe vizitata parto de la montaro Šumava.

La loko ekzistis jam en la 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝo. Origine ĝi estis disigita minista vilaĝo Reichenstein (germana nomo) en loko de orminado, post vilaĝo Jílové u Prahy la dua plej signifa en Bohemio. Ekde la jaro 1633 kondukis tra la urbo unu el la branĉoj de Ora Pado (ĉeĥe: Zlaté stezka). En la jaro 1584 la vilaĝo estis avancigita je reĝa minista urbo. Ekde aĉeto de burgo Kašperk en la jaro 1617 la urbo portas nomon Kašperské Hory. La fino de la minado okazis en la jaro 1777. En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento okazis geologia esploro kaj provoj pri renovigo de la minado. Kun interesaj restaĵoj de la riĉa minista historio konatigas vizitantojn signita instrupado "Tra la vojo de orministoj", komenciĝanta sur la ĉefplaco.

Al la ĉefaj vidindaĵoj apartenas renesanca, baroke adaptita urbodomo, gotika Dekana templo de Sankta Margareta, restaĵoj de mezepokaj muelŝtonoj, Muzeo de Šumava kaj dominanto de la ĉirkauaĵo - gotika reĝa burgo Kašperk (3km sude).

Historio de la urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo, nomata en latinaj dokumentoj Mons Reichenstein, germane en la mezepoko Reichenstein, poste Bergreichenstein, troviĝas en la sudokcidenta parto de Bohemio, 730-758 metrojn super la marnivelo, meze de belega montara naturo. La plej malnovaj spuroj de la koloniigo de tiu ĉi regiono estas restaĵo de keltaj sidejoj (opidumoj), hodiaŭ nomataj Sedlo (Selo) kaj Obří hrádek (Gigantburgeto), versimile el la 5-a jarcento antaŭ nia epoko, troviĝantaj proksime de la urbo. La historio de la urbo estas ligita al la trovoj de ora erco en la plej proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo. La urbo estiĝis kiel ampleksa minista komunumo fine de la 13-a jarcento. La devenloko de la komunumo estis ĉirkaŭ la nuna tombeja preĝejo de sankta Nikolao (gotika konstruaĵo el ĉ. 1330). Meze la 14-a jarcento estiĝis la kerno de la nuna urbo - la ĉefplaco kun paroĥa preĝejo de Sankta Margareta (gotika konstruaĵo kun 50-metra turo). En la tempo de la regado de la reĝo Johano de Luksemburgio oni tie prilaboris oran ercon en pli ol 300 muelejoj. La plej malnovaj monumentoj pri la ekspluatado de la ora erco estas mintuneloj en proksima teritorio de t.n. Ora Rivereto (1 km sude de la urbo). En la jaro 1345 la urbo akiris de Johano de Luksemburgio sian blazono kaj multsignifan privilegion - liberigon de impostoj pro milita helpo, kiun onidire partoprenis 600 ministoj. Ankaŭ la bohemia reĝo kaj romia imperiestro Karolo la 4-a dediĉis al la urbo grandan favoron. Li starigis novan komercan vojon, t.n. Oran Padon, kiu kondukis el Bavario al Bohemio trairante la urbon. Li ankaŭ ordonis en la jaro 1356 konstrui norde de la urbo reĝan burgon por protekti la proksiman limon kaj sekurigi la komercan vojon kaj riĉajn orminejojn. La burgo ricevis laŭ Karolo la 4-a la nomon Karlsberg, nun Kašperk. De la burgo devenas la ĉeĥa nomo de la urbo. Same aliaj bohemiaj reĝoj trovis plaĉon al la urbo. La imperiestro Maksimiliano la 2-a en la jaro 1572 plibonigis la urban blazonon, (kiu nun estas videbla ĉe la dekstra gablo de la urbodomo). En la jaro 1584 la urbo akiris de la imperiestro Rudolfo la 2-a honoran titolon - Reĝa urbo. La Tridekjara Milito (1618-1648) ruinigis la riĉecon de la urbo kaj la ekspluatado de ora erco malsukcesis. Poste la urbo profitis el ĉirkaŭaj riĉaj arbaroj.

En la 19-a jarcento la urbo tenis sian prestiĝon kiel sidejo de lernejoj kaj institucioj. La urbon grave signis transloĝigo de la germana loĝantaro post la 2-a mondmilito.

Nuntempe la urbo estas centro de somera kaj vintra ripozregiono. Ĝi estas celo por miloj da turistoj, loko por ekskursoj kaj promenoj en bela montara naturo. Ĉiujare ĝi allogas multajn vizitantojn pro sia konvena situo por feriado centre de la montaro Šumava. Tiu ĉi montaro estas ĝis nun tre riĉaje raraj plantoj, arbobestoj k.s. kaj ĝis nun ĝi estas pejzaĝo kun kristale puraj akvo kaj aero. Pro tio la montara regiono Šumava estis deklarita kiel Nacia rparko (la plej alta grado de valoro kaj naturprotekto). Ĝi estas la plej ampleksa tiuspeca teritorio en Ĉeĥio. Unu el la plej admirindaj partoj de la montara naturo oni trovas ĉe la valo de la rivereto Vydra (Lutro) - 10 km sude de la urbo.

Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Urbodomo sur la placo, renesencdevena konstruaĵo el la jaro 1597, baroke rekonstruita
Urbodomo
  • Restaĵoj de muelŝtonoj el mezepokaj reguligejoj de orerco
  • Novromanika pilgrimpreĝejo de Virgulino Maria la Neĝa el 1850-1867
  • Ĉefdekana preĝejo de Sankta Margareta sur la ĉefplaco (origine gotika trinava baziliko el duono de la 14-a jarcento, novgotike adaptita en 1883, kiam estis alkonstruita nova turo; kun barokstila interna ornamo kaj kelkaj valoraj mezepokaj artaĵoj)
  • t.n. Koka kruco el Nicov (ĉe la ekstera orienta flanko de la prexejo de sankta Margareta, farita en forĝita fero kaj tondita lado, prezentanta ilojn de la suferigo de Kristo)
  • Tombeja preĝejo de Sankta Nikolao (origine minista preĝejo el 1330, baroke adaptita, kun tute unika pentroornamita ligna plafono el 1700, pro bonega akustiko okazloko de koncertoj de spirita muziko)
  • apude situanta tombeja kapelo de Sankta Anna (origine gotika, baroke rekonstruita,

belega pejzaĝmedio, loko de multaj popollegendoj)

preĝejo de sankta Nikolao
  • Statuo de sankta Johano Nepomuka sur la placo
  • Metalurgio de or-ercoj, arkeologia trovejo
  • Dekanejo ĉe la placo
  • historiaj protektataj domoj n-roj 11 kaj 68
  • Štona pilorio el 1630 sur Pendumila monteto
  • Grenejo
  • Kapelo de Virgulino Maria el Klatovy
  • Kapeleto super la vojo al Rejštejn
  • Kapeleto de Landlima Vaĉo
  • Kapeleto Grantl, ĉe la tombejo
  • Krucifikso

Muzeoj kaj galerioj[redakti | redakti fonton]

  • Muzeo de Šumava Kašperské Hory - Náměstí 140 - kun riĉaj historiaj kaj natursciancaj kolektoj pri la ĉirkaŭa regiono, kun unikaj fotografaĵoj pri la malaperintaj partoj de Šumava kaj ekspozicio pri la montara glasindustrio - malfermita ekde majo ĝis oktobro ĉiutage, krom lunde, en aliaj monatoj post interkonsento (pli detale vidu retpaĝaron indikitan en ĉapitro Eksteraj ligiloj)
  • Galerio de Muzeo de Šumava - Náměstí 141
  • Muzeo de motorcikloj kaj bicikloj kun ekspozicio de ĉeĥa ludilo - Vimperská 12 - la plej granda ekspozicio de historiaj motorcikloj en Ĉeĥio - kelkaj ekspoziciajoxj estas tutmondaj unikaĵoj kaj bierfareja ekspozicio de historiaj bierboteloj, la plej granda en Ĉeĥio - malfermite ekde majo ĝis septembro ĉiutage ekde 9.00 ĝis 17.30, ekster sezono por grupoj eblas antaŭmendo

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Kašperské Hory
Panorama Kašperských Hor.jpg
Panoramo de Kašperské Hory