Kazaĥa lingvo
Kazaĥa lingvo | ||
Қазақ тілі (Qazaq tili) | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
Kipchak–Nogai • Kipĉaka lingvaro | ||
Parolata en | Kazaĥio, Rusio, Uzbekio, Kirgizio, Ĉinio… | |
Parolantoj | 10 milionoj | |
Skribo | Cirila alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
Altaja (diskutata) | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Kazaĥio | |
Reguligita de | Ministerio pri Kulturo kaj Informado de Kazaĥio, Ministerio pri Kulturo kaj Sporto de Kazaĥio | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | kk | |
ISO 639-2 | kaz | |
ISO 639-3 | kaz | |
Glottolog | kaza1248 | |
Angla nomo | Kazakh | |
Franca nomo | kazakh | |
Vikipedio | ||
Kazaĥa lingvo (қазақ тілі, qazaq tili) estas nordokcidenta tjurka lingvo parolata ĉefe de kazaĥoj. Ĝi estas kun rusa lingvo unu el naciaj lingvoj de Kazaĥio. Ĝiaj ISO 639 kodoj estas kaz kaj kk. Ĝi estas simila al kirgiza lingvo kaj karakalpaka lingvo.
Kazaĥa lingvo estas ankaŭ parolata en Afganio, Ĉinio, Irano, Kirgizio, Mongolio, Rusio, Taĝikio, Turkio, Turkmenio, Ukrainio kaj Uzbekio, entute estas proksimume 10 milionoj da parolantoj. Signifa parto de parolantoj loĝas en Germanio. Pri Rusio vidu artikolon Kazaĥa lingvo en Rusio.
Kazaĥa lingvo uzas modifitan cirilan alfabeton, latinan alfabeton (en Turkio) kaj modifitan araban (en Ĉinio, Irano, Afganio).
Kazaĥa lingvo en Rusio
Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 kazaĥan lingvon en Rusio konas 401 455 loĝantoj (0,29 % de la tuta respondintaro)[1].
Vidu ankaŭ: Lingva lernejo en Muzeono.
Referencoj
- ↑ Loĝantaro de Rusio laŭ lingvoscio, rezultoj de tutrusia popolnombrado de 2010 (ruse)
Vidu ankaŭ
|