Kazaĥlingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazaĥlingva Vikipedio
Retadreso kk.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo kazaĥa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 19-a de marto 2024
Artikolnombro 236 170
Profundeco 14.5
Paĝoj 629 253
Redaktoj 3 294 078
Uzantoj 152 890
Aktivaj uzantoj 364
Administrantoj 15
Dosieroj 11 079
vdr

La kazaĥlingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la kazaĥa lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Қазақша Уикипедия (latinliterigite kazakŝa uikipedija) en cirila alfabeto, Qazaqşa Wïkïpedïya en latina alfabeto kaj قازاقشا ۋىيكىيپەدىييا en araba alfabeto - la tri nomoj jam montras la apartaĵon ke la kazaĥlingva Vikipedio haveblas paralele en tri skribsistemoj, la cirila, latina kaj araba. La projekto fondiĝis en junio 2002 kaj atingis 100 000 artikolojn en oktobro 2011. La 19-an de marto 2024 ĝi enhavas 236 170 artikolojn. Danke al amasa robota aldono de sep mil artikoloj la 26-an/27-an de oktobro 2012 ĝi preterrapidis la esperantlingvan vikipedion kaj interŝanĝis la 27-an respektive 28-an lokon inter ĉiuj vikipediaj branĉoj laŭ absoluta nombro da artikoloj.

emblemo okaze de la 100 000-a artikolo de la kazaĥlingva Vikipedio (aŭtuno 2011)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]