Kazana stacidomo (Moskvo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazana stacidomo
Originala nomo Казанский вокзал
Ensemblo de la stacidomo
Ensemblo de la stacidomo
stacidomo • rekonilo
Situo
Lando Rusio Rusio
Geografia situo 55° 46′ 25″ N, 37° 39′ 22″ O (mapo)55.77361111111137.656111111111Koordinatoj: 55° 46′ 25″ N, 37° 39′ 22″ O (mapo)
Kazana stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
Kazana stacidomo (Moskvaj centraj diametroj)
DEC
Kazana stacidomo
Kazana stacidomo
Kazana stacidomo
Situo de Kazana stacidomo
Map
Kazana stacidomo
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletoj jes
Trakoj 17
Kajoj 9
Historio
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Rusiaj Fervojoj
Ligita transporto Metroo:

010 Komsomolskaja
050 Komsomolskaja
Aŭtobusoj:40, 122
Trolebusoj: 14, 22, 41, 88
Tramoj: 7, 13, 37, 50

vdr
Turo de Kazana stacidomo

Kazana stacidomo (Kazanskij vokzal, ruse Казанский вокзал) estas unu el naŭ ĉefaj pasaĝeraj fervojaj stacidomoj de Moskvo, fervoja stacio "Moskva-Passaĵirskaja-Kazanskaja".

Ĝi situas ĉe la Komsomolskaja placo (adreso:Komsomolskaja placo, domo 2). De tie estas elirejoj al ĉi tiu placo kaj al Novorjazanskaja strato.

El la stacio forveturadas trajnoj al Volgio, Urala regiono, Siberio, Norda Kaŭkazio, respublikoj de Mez-Azio.

Ĝi estas la plej sarĝita en Moskvo laŭ kvanto da pasaĝeroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua (malpli granda ol la nuna) konstruaĵo de Kazana stacidomo aperis en 1862-1864. La unua trajno forveturis ĝis Kolomna la 20-an de julio 1862.

La nuntempan stacidmon oni komencis konstrui en 1913 kaj finkonstruis en 1940 (arkitekto A.Ŝĉusev). En 1950-aj jaroj estis aldonita halo de apudurba trafiko, kunligita kun metrostacio "Komsomolskaja". Dum 1987-1997 la konstruaĵo estis renovigita.

Ĝis 1894 la stacidomo estis nomita Rjazana (Rjazanskij). Oni alinomigis ĝin oficiale al Kazana post kiam estis konstruita fervojo Moskvo - Kazano. Tamen fakte ĝi havis du uzatajn nomojn dum longa tempo.

Arkitekturo kaj teknikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

Kazana stacidomo estas unu el arkitekturaj vidindaĵoj de Moskvo. En centra parto de la konstruaĵo estas alta multnivela turo, kiu fakte kopias la turon Sujumbiko en Kazana Kremlo; ĝin kronas figuro de drako Zilanti - simbolo de la urbo Kazano[1].

La konstruaĵo estas kunligita kun estinta klubo de fervojistoj, vaste konata en Sovetunio interalie pro la libro "Dek du seĝoj".

La stacidomo havas 17 trakojn kaj 9 pasaĝerajn kajojn. Super ili estas grandega kovrilo (ĝia areo estas pli ol 19000 m².). Krome, la stacidomo estas kunligita kun la metroo (stacio "Komsomolskaja"): elirejo supren el metroo estas en la stacidomo.

Trajnoj[redakti | redakti fonton]

Konstanta trajna trafiko komenciĝis en 1862 (dekomence - ĝis Kolomna kaj Rjazan, poste laŭ aliaj itineroj).

De la stacio eszistas regula trafiko (long-distancaj inineroj) ĝis la jenaj lokoj:

Lando Loko Trajnoj
Rusio, Tatarstano Kazano 1-2 "Premium", 49-50, 97-98
Rusio Kislovodsk 3-4 "Kavkaz", 143-144
Rusio Samara 9-10 "Ĵiguli", 55-56, 67-68, 121-122
Rusio Adler 11-12 "Soĉi", 103-104 "Premium"
Rusio Ĉelabinsk 13-14 "Juĵnij Ural", 391-392
Rusio Jekaterinburg 15-16 "Premium"
Rusio Rostov-na-Donu 19-20 "Premium"
Rusio Uljanovsk 21-22 "Uljanovsk"
Rusio, Udmurtio Iĵevsk 25-26 "Italmas", 289-290
Rusio Novorossijsk 29-30 "Premium", 125-126
Rusio Orenburgo 31-32 "Orenburĵje"
Rusio, Nord-Osetio Vladikavkaz 33-34
Rusio, Baŝkirio Ufa 39-40 "Baŝkortostan", 355-356
Rusio, Mordvio Saransko 41-42 "Mordovija"
Rusio Voroneĵ 45-46
Rusio Penza 51-52 "Sura", 93-94
Rusio, Ĉuvaŝio Ĉeboksari 53-54 "Ĉuvaŝija", 141-142
Rusio, Mariio Joŝkar-Ola 57-58 "Marij El"
Rusio, Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra Niĵnevartovsk 59-60 "Tjumenj"
Rusio, Kabardio-Balkario Nalĉik 61-62
Rusio Dimitrovgrad 63-64
Rusio Toljatti 65-66
Rusio, Jakutio Nerjungri 75-76
Rusio Pervomajsk 79-80
Rusio, Burjatio Ulan-Ude 81-82
Rusio, Dagestano Maĥaĉkala 85-86
Rusio, Burjatio Severobajkalsk 91-92
Rusio Barnaul 95-96, 135-136
Rusio, Tatarstano Krugloje Pole 111-112
Rusio Novokuzneck 117-118
Rusio Orsk 131-132
Rusio Krasnojarsk 137-138
Rusio, Inguŝio Nazranj 145-146 "Inguŝetija"
Rusio, Ĉeĉenio Grozno 381-382
Kazaĥio Astano 71-72
Kazaĥio Karagando 83-84
Kazaĥio Petropavlovsk 89-90 "Zauralje"
Uzbekio Taŝkento 5-6
Kirgizio Biŝkeko 17-18, 27-28
Taĝikio Duŝanbeo 319-320
Taĝikio Ĥuĝando 359-360
Elektrotrajnoj ĉe Kazana stacidomo

Apudurbaj elektrotrajnoj[redakti | redakti fonton]

Per rektaj itineroj de apudurbaj elektrotrajnoj atingeblas urboj Luberci, Ramenskoje, Ŝatura, Voskresensk, Kolomna, Jegorjevsk, Rjazan kaj aliaj (ĝis Ĉerusti kaj Rjazan-1).

Funkcias ankaŭ rapidaj elektrotrajnoj ĝis Kolomna ("Region-ekspres"[2]), Ramenskoje ("Sputnik") kaj Kurovskoje ("Sputnik").

En kulturo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Neniu el ok aliaj stacidomoj de Moskvo havas tiel

vastajn kaj altajn halojn kiel la Rjazana. Tuta Jaroslava stacidomo, kun ĝiaj pseŭdorusaj krestetoj kaj heraldikaj kokinoj, povas facile trovi lokon en granda bufedrestoracio de stacidomo Rjazana. (...)
Tamen plej mirindaj pasaĝeroj troviĝas en Rjazana stacidomo. Tio estas uzbekoj en blankaj muslinaj turbanoj kaj multkoloraj roboj, ruĝbarbaj taĝikoj, turkmenoj, ĥivanoj

kaj buĥaranoj, super respublikoj de kiuj brilas ĉiama suno.[3] 

En la ĉea klubo de fervojistoj, laŭ la libro, troviĝis la lasta seĝo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]