Kazimierz Kleina
| Kazimierz Kleina | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Kazimierz Kleina | |||||
| Naskiĝo | la 21-an de februaro 1958 en Sierakowice | ||||
| Lingvoj | pola vd | ||||
| Ŝtataneco | Pollando | ||||
| Alma mater | Gdanska Universitato | ||||
| Partio | Civitana Platformo | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto lerneja instruisto | ||||
| Aktiva en | Varsovio vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| Senatano el Balot-regiono n-ro 62 de Pola Senato | |||||
| Dum | la 8-a de novembro 2011 – | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kazimierz Mariusz Kleina (naskiĝis la 21-an de februaro 1958 en Sierakowice, en Pomerio) estas pola entreprenisto kaj politikisto, municipano kaj membro de la Pola Sejmo en la 4-a, 5-a, 7-a, 8-a, 9-a kaj 10-a oficperiodoj. Li estis ano de la pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) dum la jaroj 2012-2015. De la jaro 2017 li estas ano de la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)[1] Li ankaŭ kandidatis al Pola Senato dum la balotoj 2019 en Pomerio kaj sukcese akiris la mandaton. Krom la polan, li flue parolas la kaŝuban.[2]
Biografio
[redakti | redakti fonton]
Post la fino de liceo je la nomo de Stefan Żeromski (legu: Ĵeromski) en Lębork (legu: Lenbork) li finis la Gdanskan Universitaton, la Fakultaton de la Ekonomiko de la Transporto kaj la Fakultaton pri Humanistiko. Dum la jaroj 1984 – 1990 li laboris kiel instruisto en la mezlernejoj en Żukowo apud Gdansko. En la jaro 1990 estis elektita kiel Urbestro de Łeba (legu: Ŭeba). De la jaro 1991 li estis prezidanto de la Kaŝub-Pomeria Asocio.
Dum la jaroj 1993 – 1996 li estis Vojevodo de la Vojevodio en Słupsk. De la jaro 1997 ĝis 2001 li estis senatano de la 4-a oficperiodo kaj estis prezidanto de la Komisiono pri Nacia Ekonomio en Pola Senato. Li estis elektita al Senato de la balot-agado "Solidareco". De la jaro 2002 ĝis 2005 li estis ano de Pomeria Parlamento / nomata Sejmeto. Li estis ano de la Konservativ-Popola Unio, kaj poste ano de la Civitana Platformo. Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2005 estis elektita por la Sejmo de la 5-a oficperiodo (2005 - 2007), de la partio Civitana Platformo.
La 15-an de februaro 2006 la unuan fojon en pola parlamento li parolis en la kaŝuba lingvo.
Dum la parlamentanaj balotoj en la jaro 2007 li estis elektita kiel senatano ricevinte 220.390 da balotvoĉoj (la dua loko en la gdanska balot-regiono 2007 - 2011). Dum la sekvontaj balotoj en la jaro 2011 same sukcese eniris Senaton ricevinte 89.389 da balotvoĉoj en la unumandata balotregiono. Li denove en la jaro 2015 estis kandidato de Civitana Platformo en la parlamentaj balotoj por Pola Senato en la balot-regiono n-ro 62, t.e. en la distriktoj: Lębork, Slupsko, Wejherowo kaj urbo Slupsko kiu estas mem distrikto - kaj li estis elektita kiel senatano en la unumandata balot-regiono [3].
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Li estis la ano de pola Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE). La 24-an de aprilo 2017 li partoprenis en la ĉefa E-konferenco en Urbodomo de Słupsk okaze de la Zamenhofa jaro 2017. Post la konferenco li kun la esperantisto Eduardo Kozyra metis florojn ĉe la Zamenhof-monumento kaj ili ambaŭ malkovris dulingvan memortabulon "GRAB - ZAMENHOFA - KARPENO"- la novan ZEOn en Słupsk kun la ĉeesto de kelkdeko da partoprenantoj de la konferenco kaj multaj ĵurnalistoj. La 21-an de novembro 2017 en la vestiblo de sanatorio "Perła" en la kuracloko Ustka okazis loka vernisaĝo de la Senata ekspozicio "130 Jaroj de la Lingvo Esperanto" sub la patroneco de senatano Kazimierz Kleina.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]Kiel senatano li estis distingita fare de Prezidento de Latvio Andris Bērziņš per la Ordeno de Tri Steloj de 3a grado pro la laboro por ambaŭflanka (duflanka) parlamenta kunlaboro. La solenaĵo okazis la 4-an de majo 2015 en Rigo. „Estas por mi honoro kaj granda distingo ricevi tiel altrangan ordenon. La solenaĵo estis majesta kaj kortuŝa. La rilatoj inter Pollando kaj Latvio estas modelaj. Mi opinias, ke la distingo pruvas, ke la agado de nia parlamenta grupo kaj mia propra laboro helpas al la bonaj kontaktoj" – diris la senatano.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ informo en la retejo salon24.pl (pole)
- ↑ Piotr Kobalczyk, "Kaszebsczi jest trendy" ("la kaŝuba estas moda"), Rzeczpospolita, 14-07-2009
- ↑ Serwis PKW – Parlamentaj Balotoj 2015. Alirita 2015-10-27 .

