Kazimierz Polański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kazimierz Polański
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aprilo 1929 (1929-04-06)
en Berezdivtsi, Lwów Voivodeship,  Dua Pola Respubliko
Morto 7-an de februaro 2009 (2009-02-07) (79-jaraĝa)
en Katowice
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo lingvisto
vdr

Kazimierz Czesław Polański (naskiĝis la 6-an de aprilo 1929 en Brzozdowice (nun el Lviva provinco), mortis la 7-an de februaro 2009 en Katowice) – pola lingvisto (Ĝenerala Lingvistiko, slavisto kaj anglisto), ordinara profesoro de la homa scienco, kunkreinto de pola lingvoscienca teorio, kunaŭtoro kaj redaktoro de fundamentaj lingvosciencaj laboraĵoj, interalie de Enciklopedio de ĝenerala lingvistiko, Sintaksa-genera vortaro de polaj verboj. Sume estas aŭtoro de 150 sciencaj publikaĵoj, en tio 11 libroj.

Reala membro de Pola Scienca Akademio (PSA) (de 1998) kaj Pola Akademio de Scipovoj (de 1993), honora doktoro de la Universitato de Opole (2003), Pedagogia Universitato en Krakovo (2004) kaj Silezia Universitato en Katowice (2008), honora profesoro de Jagelona Universitato, membro de prezidiumo kaj prezidanto de Lingvoscienca Komitato de PSA, membro de la Centra Komisiono pri Scienca Titolo kaj Sciencaj Gradoj ĉe la Ĉefministro, pola delegito al Permanent International Committee of Linguists.

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Morfologia zapożyczeń niemieckich w języku połabskim (Morfologio de germanaj pruntaĵoj en la polaba lingvo) (1962) - doktora disertaĵo
  • Słownik etymologiczny języka Drzewian połabskich (1962-64)
  • Składnia zdania złożonego w języku górnołużyckim (Sintakso de kompleksa frazo en suprasoraba lingvo) (1967) - habilitiĝo
  • "Linguistica Silesiana, Biuletyn Polskiego Towarzystwa Językoznawczego" (de 1974) - revua redaktoro
  • Słownik terminologii językoznawczej
  • Encyklopedia języka polskiego
  • Encyklopedia językoznawstwa ogólnego
  • Gramatyka języka połabskiego Gramatiko de la polaba lingvo (redaktita de Jan Okuniewski) elektronika eldono

Bibliografio[redakti | redakti fonton]