Kazimierza Wielka
| Kazimierza Wielka | |||||
| Blazono | |||||
|
| |||||
| urbo | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Genitivo de la nomo | Kazimierzy Wielkiej | ||||
| Provinco | Sanktakrucio | ||||
| Distrikto | distrikto Kazimierza | ||||
| Komunumo | komunumo Kazimierza Wielka | ||||
| Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
| Urborajtoj | 1959 | ||||
| Koordinatoj | 50° 16′ N, 20° 29′ O (mapo)50.27361111111120.484444444444Koordinatoj: 50° 16′ N, 20° 29′ O (mapo) | ||||
| Areo | 5,34 km² | ||||
| Loĝantaro | 5676 (en junio 2015) | ||||
| Loĝdenso | 1 095,13 loĝ./km² | ||||
| Poŝtkodo | 28-500 | ||||
| Telefona antaŭkodo | 41 | ||||
| Aŭtokodo | TKA | ||||
| Estro | Adam Bodzioch | ||||
| Titolo de estro | Urbestro | ||||
| Adreso de estraro | ul. Kościuszki 12 | ||||
| Poŝtkodo de estraro | 28-500 | ||||
| Ĝemelaj urboj | (Germanio) Altenstadt (Ukrainio) Buczacz | ||||
| Komunuma retejo | http://www.kazimierzawielka.pl/ | ||||
Kazimierza Wielka estas urbo en la provinco aŭ historie vojevodio Sanktakrucio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Kazimierza Wielka kaj estas la administra centro de ankaŭ samnoma distrikto Kazimierza. La loĝloko unuafoje dokumente menciiĝis en 1320, sed nur en 1959 ricevis urbajn rajtojn. Kvankam la noma aldono "Wielka" signifas "granda", la urbo kompare al aliaj distriktaj ĉefurboj estas kompare malgranda: fine de junio 2015 ĝi havis 5676 loĝantojn.

Historio
[redakti | redakti fonton]Kiel la tuta historia vojevodio Sanktakrucio, ankaŭ la urbo post la dispartigoj de Pollando-Litovio en 1795 doniĝis al la Aŭstra imperio. En 1918 ĝi iĝis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj kiel ĉie en centra Eŭropo, la loĝantoj forte suferis dum la Dua Mondmilito. Post la milito Kazimierza Wielka apartenis al la Pola Popola Respubliko, komunisma ŝtato grandparte dependa de Sovetunio kaj fondinta membro de la Varsovia Pakto. En 1989 okazis ŝanĝiĝo de la reĝimo al parlamenta demokratio kaj reveno al merkata ekonomio. Urborajtojn la loĝloko havas nur ekde 1959.




