Kazimiro la 3-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kazimiro la 3-a la Granda)
Kazimiro la 3-a
Reĝo de Pollando
Kazimiro la Granda, desegnaĵo de Jan Matejko
Kazimiro la Granda, desegnaĵo de Jan Matejko
Persona informo
Kazimierz III Wielki
Naskiĝo 30-an de aprilo 1310 (1310-04-30)
en Kowal
Morto 5-an de novembro 1370 (1370-11-05) (60-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Sepulchral monument of Casimir III the Great vd
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Pollando vd
Subskribo Kazimiro la 3-a (Pollando)
Familio
Dinastio Piastoj vd
Patro Ladislao la Ulnolonga vd
Patrino Hedwig of Kalisz vd
Gefratoj Kunigunda de Pollando • Elizabeth of Poland, Queen of Hungary vd
Edz(in)o Aldona of Lithuania • Adelaide of Hesse • Christina Rokiczana • Hedwig of Sagan vd
Amkunulo Esterka • Cudka vd
Infanoj Elizabeto de Pollando • Cunigunde of Poland • Anna of Poland, Countess of Celje • Niemierza Kazimierzowic vd
Profesio
Okupo politikisto vd
duko (princeps) de Pollando
Kazimiro la 3-a
Dum 1333-1370
reĝo de Pollando
Kazimiro la 1-a
Dum 1333-1370
Antaŭulo Ladislao la Ulnolonga
Sekvanto Ludoviko la Hungara
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kazimiro la 3-a la Granda, pole Kazimierz III Wielki (naskiĝis la 30-an de aprilo 1310 en Kowal, mortis la 5-an de novembro 1370 en Krakovo) estis reĝo de Pollando en la jaroj 1333-1370 kaj la lasta reĝo de la unua pola dinastio de Piastoj.

Kiel reganto li normligis rilatojn kun Ĉeĥio kaj la Ordeno de germanaj kavaliroj. En 1335 li sukcesis rezignigi la ĉeĥan reĝon Johano de Luksemburgo pri pretendoj al la pola trono. Fine en 1348 en Namysłów packontraktis kun ĉeĥoj, kie li rezignis pri rajtoj al sileziaj princlandoj, kiujn li pli poste sensukcese provis regajni. Laŭ packontrakto de Kalisz en 1343 regajnis aneksitajn de la kavaliroj Kujavion kaj Teritorion de Dobrzyń (Kujavia-Pomeria Provinco) reciproke rezignante pri rajtoj al Gdanska Pomerio.

Pollando dum la regado de pola reĝo Kazimiro la 3a Granda (1333–1370)

Ĉefa aliancano de Kazimiro la Granda internaciskale estis hungaroj. Helpe de ili en la jaroj 1340–1349 alligis al Pollando pli grandan parton de Ĥaliĉ-Volodimira Princlando (Volina provinco).

En interna politiko kodigis leĝaron, pligrandigis defendosistemon de la ŝtato kaj evoluigis urbojn. En 1364 fondis Krakovan Akademion.

Kvarfoje edzigata ne postlasis laŭleĝan posteulon. Tial post lia morto, laŭ pli fruaj interkonsentoj, la polan tronon ricevis lia nevo Ludoviko la 1-a.

Milito pri Silezio (1345-1348) kaj paca kontrakto en Namysłów[redakti | redakti fonton]

Jam printempe de 1345 jaro kontraŭ-Luksemburga unio havis okazon por agi. Pola reĝo Kazimiro la 3-a malliberigis filon de Johano de Luksemburgo, Karolon dum li revenis el Malbork. Do pro tio ĉeĥa reĝo decidis fini la sendependecon de la Svidnica princo. Tamen la pola kaj hungara reĝoj restis fidelaj al alianco kaj en majo de 1345 jaro ili invadis Silezion. Ne prikonservis la aliancon Ludoviko la 4-a la Bavaro el Vitelsbaĥoj, kiu rapide kontraktis separatisman pacon.

Dum la milito neniu kontraŭulo havis pli grandajn sukcesojn. Bolko la 2-a Malgranda en 1345 militperdis fortreson en Kamienna Góra, kiun li milite reakiris tri jarojn poste. Baldaŭ la militagado haltis precipe post morto de Johano en 1346 kaj post morto de Ludoviko la 4-a la Bavaro en 1347.

La 22-an de novembro 1348 en la princa kastelo en Namysłów (vidu la suban foton de la kastelo) estis kontraktita paco. Bolko la 2-a Malgranda pro malkonataj kaŭzoj ne partoprenis en la paca konferenco kaj reprezentis lin pola reĝo Kazimiro la 3-a Granda. La plena paco inter la silezia princo kaj nova imperiestro de Germanio kaj reĝo de Ĉeĥio Karolo la 4-a ekestis la 16-an de aŭgusto 1350 nur kaŭze de arbitracio per Albreĥto de Habsburgo.

La korto de la Princa Kastelo en Namysłów.