Saltu al enhavo

Kazuaredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kazuaredoj
Plenkreska suda kazuaro (Casuarius casuarius)
Plenkreska suda kazuaro (Casuarius casuarius)
Biologia klasado
Regno: Animalia - animaloj
Filumo: Chordata - ĥorduloj
Klaso: Aves - birdoj
Ordo: Casuariiformes - kazuaroformaj
Familio: Casuariidae - kazuaredoj
Kaup, 1847
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kazuaredoj[1] (latine Casuariidae) estas familio de birdoj, endemia en la Aŭstralazia ekozono. Ĝi estas la ununura familio el la ordo de la kazuaroformaj[2] (latine Casuariiformes). Tiu eta familio enhavas nur du genrojn kaj 4 vivantajn speciojn.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ AviList[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj por tiu familio, kaj ties Esperantaj nomoj[1]:

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj kazuaredoj estas neflugaj birdoj, loĝantaj en pluvarbaroj de norda Aŭstralio, Novgvineo kaj apudaj insuloj.

Ili manĝas ĉion: ĉefe fruktojn, sed ankaŭ fungojn, helikojn, insektojn, ranojn, serpentojn kaj ĉiajn bestetojn, pro kio ili estas veraj ĉiomanĝantoj.

Ili havas ostan kaskon surkape uzebla por serĉado inter arbustoj kaj herbo, do la ununura armita birdo. Krome ili havas longajn kaj danĝerajn krifojn (ĝis 12 cm). Ili rapidkuras (ĝis 50 km/h) kaj saltas ĝis 1,5 m. Ili ankaŭ estas bonaj naĝantoj.

En Nov-Gvineo la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1 2 Ornitologia taksonomio.
  2. kazuaroformaj en PIV ĉe Vortaro.net.
  3. AviList v2025, konsultita la 9-an de jan. 2026.