Kazuaredoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kazuaroformaj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kazuaredoj
Casuarius casuarius
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Subklaso: Neornithes
Ordo: Strutoformaj Struthioniformes
Familio: Kazuaredoj Casuariidae
Kaup, 1847

Kazuaro Casuarius
Por fosiliaj formoj, vidu artikolon

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kazuaredoj (Casuariidae) estas birdofamilio kiu estas endemia en la Aŭstralazia ekozono. La familio enhavas unu genron : Kazuaro (Casuarius) kiu nombras tri speciojn, nome la jenaj:

Ĉiuj estas neflugaj birdoj, loĝantaj en pluvarbaroj de norda Aŭstralio, Novgvineo kaj apudaj insuloj.

Ili manĝas ĉion: ĉefe fruktojn, sed ankaŭ fungojn, helikojn, insektojn, ranojn, serpentojn kaj ĉiajn bestetojn, pro kio ili estas veraj ĉiomanĝantoj.

Ili havas ostan kaskon surkape uzebla por serĉado inter arbustoj kaj herbo, do la ununura armita birdo. Krome ili havas longajn kaj danĝerajn krifojn (ĝis 12 cm). Ili rapidkuras (ĝis 50 km/h) kaj saltas ĝis 1.5 m. Ili ankaŭ estas bonaj naĝantoj.

En Nov-Gvineo la loĝantaro ofte bredas kazuaridojn el rabitaj ovoj, kvankam el tio povas rezulti vera danĝero. La kazuaroj povas ataki en tiu nenatura medio (ĉefe vunditaj aŭ minacataj ĉu de homoj ĉu de hundoj) kaj grave vundegi aŭ eĉ mortigi homojn.

Bildaro[redakti | redakti fonton]