Keĉua literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Violeta Ardiles Poma, verkistino el la Departemento Ankaŝo.
José María Arguedas, verkisto perua de mezo de la 20-a jarcento, kiu verkis kaj hispane kaj keĉue.

Keĉua literaturo estas esprimo kiu aludas al la literaturo kiu disvolviĝis/as en keĉua lingvaro, el la Inkaa imperio ĝis la aktualo. La keĉua lingvo aŭ runa simi (lingvo de la homoj) utilis por tekstoj, ĝenerale de parola literaturo, kaj ekde la konkero fare de la hispanoj, en skriba formo.[1]

Parola tradicio[redakti | redakti fonton]

La pludono de literaturaĵoj okazis ekskluzive parole. Pri tio okupiĝis precipe profesiuloj, nomataj amauta-oj. Ilia tasko estis kolekti kaj transdoni aron de legendoj kaj historiaj raportoj, krome instrui siajn postsekvontojn. En la kadro de tiu ĉi parola tradicio okazis rimarkinda poezia evoluo. Ĝiaj ĉefaj temoj estis la mitologio kaj la glorigitaj agoj de la imperiestroj.
El la teatraĵoj de la inkaa tempo konserviĝis nur unu; la dramo Apu Ollàntay. Ĝin notis keĉuo, kiu vivis de 1632 ĝis 1688. Li akceptis la hispanan nomon Espinoza Medrano. La dramo enhavas kanton, direktitan al akcipitro, kiu en keĉua lingvo nomiĝas tuja. Jen ĝia komenco:

Ama Pisqu mikuyuchu
Nustallipa chaqranta
Manan hina tukuychu
Hillakunan saranta
Tuyallay, tuyallay

Phurantataq maskariy
Kuchasaqimi silluta
Pup'asqaykin qantapas
Hap'iskaykin qantapas
Tuyallay, tuyallay

Ho bird‘ ne forvoraĉu
Maizrikolton ŝian
Pri nutro ne prirabu
La princidinon mian
Tujaeto, tujaeto

Necesas la alojn fortondi
Kaj viajn flugilojn elŝiri
Vi enkaptita estu
Enkaĝigita restu
Tujaeto, tujaeto

La poezio estis intime ligita al la muziko. Ambaŭ estis plenumataj kaj dum solenaĵoj kaj dum la ĉiutaga vivo, ekzemple dum rikolto kaj aliaj komunaj laboroj.

Skriba tradicio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento, Luis Cordero Crespo, poste prezidento de Ekvadoro, verkis poemojn en keĉua kaj keĉu-kastili-keĉuan vortaron. En Peruo, la poeto Andrés Alencastre Gutiérrez (1909-1984), plej bone konata kiel Killku Warak'a, publikigis sian kolekton Taki parwa en 1952. José María Arguedas, kiu same kompilis multajn keĉuajn kantojn kaj rakontojn, parte kun Jorge A. Lira, verkis (en hispana) pri indianoj, tradukis la manuskripton de Huarochirí de la keĉua al la hispana en 1966 kaj publikigis tekstojn en keĉua kiel Pongoq Mosqoynin en 1965. Aliaj gravaj poetoj estas Ranulfo Fuentes kaj Víctor Tenorio, profesoroj de la Universidad Nacional San Cristóbal de Huamanga kaj promociantoj de literatura agado en Ajakuĉo.

En prozo estastekstoj nur ekde mezo de la 20-a jarcento. Jorge A. Lira uzis rakontojn kompilitaj en la valo de Vilcanota en sia verko publikigita en 1975, Isicha Puytu kaj rakontoj de la supra Urubamba de 1990. Aliaj rakontoj kompilitaj kaj prilaboritaj estas Unay pachas de Rufino Chuquimamani de Puno, Pirumanta qillqasqa willakuykuna de Carmelón Berrocal de Ayacucho kaj Unay willakuykuna (1992) de Crescencio Ramos de Huankavelika.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bendezú Aibar, Edmundo: "Literatura Quechua" Editorial de URP, Lima (2003)