Keŝ

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ĉe Siĥismo, Keŝ (ankaŭ Kesh Kes) estas la kutimo lasi la harojn kreski kiel simbolo de respekto por la perfekteco de la kreitaĵo de Dio.

Tiu praktiko estas unu de la kvin K-oj, la eksteraj simboloj kiujn instruis Guru Gobind Singh en 1699 kiel ilo por konfesi la kredon de Siho. La haroj estas kombitaj per kombilo Kanga, alia de la kvin K-oj, kaj estas kunligitaj en simplan nodon kiel Joora, aŭ Riŝi nodo. Tiu nodo estas kutime fiksita per la Kanga kaj kovrita per turbano.

Signifo[redakti | redakti fonton]

Keŝ estas simbolo de sindediĉo al Dio, memoriganta sikojn, ke ili obeu la volon de Dio.

Keŝ estas konsiderata la plej grava de la kvin K-oj.

Je la Amrit Sanchar en 1699, Guru Gobind Singh klarigis la kialon por tio:

Mia Siĥo ne uzu la razilon. Por li la uzo de la razilo aŭ la razado de la mentono estas same peka kiel incesto. Por la Ĥalsa tia simbolo estas postulata, tiel ke liaj Sikoj povas esti klasigitaj kiel puraj

Keŝ estas tiom grava, ke dum la persekuto de Siĥoj fare de la Mogola Imperio, anoj preferis esti mortigitaj pli ol razi aŭ tondi sian hararon por sin kaŝi aŭ pacigi la ĥanon.[1] Bhai Taru Singh estis ekzekutita, ĉar li rifuzis tranĉi sian hararon kiel oferaĵo al Zakaria Ĥan, la guberniestro de Panĝabo, en 1745. Li fariĝis martiro kaj simbolo de la graveco de Keŝ.

"ਬਚਨ ਹੈ ਸ੍ਰ੍ਰ੍ਰੀ ਗੁਰੂ ਜੀ ਕਾ ਕਿ ਜੋ ਕੋਈ ਸਿਖ ਦਾ ਬੇਟਾ ਹੋਏੇ ਔੌਰ ਮੋਨਾ ਹੋਇ ਜਾਵੈ

Tio estas la ordono de la Guruo, ke, se la filo de Siĥ razas sian kapon,

ਤਸਿ ਕੀ ਜੜ੍ਹ੍ਹ੍ਹ ਸ ਕੀ, ਔੌਰ ਜੋ ਮੋਨਾ ਸਿਖ ਹੋਇ ਜਾਵੈ ਤਸਿ ਕੀ ਜੜ੍ਹ੍ਹ੍ਹ ਹਰੀ ॥

lia idaro estos ruinigita, kaj se razita iĝas Siĥ, liaj posteuloj ..os." Bhai Nand Lal Goya Tankahnama vortoj de Guru Gobind Singh [2]

Modernaj tendencoj[redakti | redakti fonton]

En modernaj tempoj la tendenco de mallongaj haroj influis tiun tradicion; en kelkaj partoj de Panĝabo, oni taksas, ke 80% de la Siĥaj junuloj tondis sian hararon. Kialoj entenas simplan komforton, eviti la ĉiutagan kombadon kaj aranĝadon, kaj ankaŭ sociajn premojn per la ĉefa kulturo aspekti kiel ĉiu alia. [3][4]

En decembro 2006 Siĥa junulo en Skotlando laŭ raportoj estis atakita de blankaj rasistoj, kiuj tondis lian haron. Tiu raporto kreis vastan diskuton, ĝis li konfesis, ke li mensogis kaj fakte tondis sian haron mem dezirante normaliĝi.[5]

Molestoj[redakti | redakti fonton]

En Usono post la atakoj de 2001-09-11 Siĥoj estis misjuĝitaj kiel islamanoj kaj atakitaj. Balbir Singh Sodhi, Siĥo vivanta en Mesa (Arizono), estis mortpafita 2001-09-16 misjuĝita kiel islamano.[6]

En 2007, 18-jaraĝa pakistanano, Umair Ahmed, tondis perforte la harojn de Siĥa junulo Harpal Vaĉer en usona lernejo. En 2008, li estis kondamnita al 4 jaroj de malliberejo por "second-degree menacing as a hate crime, second-degree coercion as a hate crime, fourth-degree criminal possession of a weapon, and third-degree harassment" (duaranga malama minaco, duaranga malama krimo, kvarranga armoposedo kaj triaranga ĉikanado).[7]

En 2009, Resham Singh, studento de Panĝabo en Melburno, estis atakita de grupo de junuloj kiuj provis fortiri lian turbanon kaj tondi liajn harojn.[8]

En 2010, Basant Singh, Siĥa junulo en Penang, Malajzio, vekiĝis kaj rimarkis, ke liaj haroj estis tonditaj je 50 cm dum li dormis.[9]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sikh Martyrs – Bhai Taru Singh Ji. Search Sikhism. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2012-01-23. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-08-19. Alirita 2012-01-23.
  2. bhai nand lal http://www.nihangsingh.org/blog/?p=229 Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Young Sikh Men Get Haircuts, Annoying Their Elders. New York Times. 29an de marto 2007.
  4. 'Pagri not very attractive, out of tune with times'
  5. Sikh teen lied about hair attack. BBC News Scotland (24a de decembro 2006).
  6. "Indian Immigrant Killed in Ariz.; Man Charged in Slaying and 2 Other Attacks; Racism Suspected", Washington Post, 17a de septembro 2001.
  7. Pakistani faces 4 years in jail for cutting Sikh's hair
  8. "Aussie teens try to cut Sikh youth's hair", Times of India, 30a de junio 2009.
  9. "Minister orders probe into ‘cutting’ of Sikh boy’s hair", The Star, 19an de januaro, 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]